La 24-an de aprilo, skizo de "Leĝo pri Labora Kontrakto", kiu celas pluapaŝe protekti laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de la laboruloj, estas refoje prezentita al kunveno de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
La nuna sistemo pri labora kontrakto de Ĉinio estas praktikata jam 12 jarojn. En la fino de la jaro 2005, "Leĝo pri Labora Kontrakto" eniris en la leĝdonan procedon, kaj koncernaj departementoj jam petis opiniojn de diversaj flankoj en la socio. La skizo de la leĝo faris eksplicitajn dinifojn pri devo de la laborulo-uzaj unuoj, pri subskriba maniero de la labora kontrakto ktp, kaj difinis, ke diversnivelaj registaroj kaj sindikataj organizoj rajtas fari inspektadon kaj kontroladon al la plenuma stato de la labora kontrakto en laborulo-uzaj unuoj. La skizo eksplikis ankaŭ rimedojn de punado al laborulo-uzaj unuoj pro iliaj fiintenca ŝuldo de salajro, prokrasto de ekonomia kompenso ktp.
|