• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-24 16:54:35    
Ĉinio kaj Rusio klopodas por plibonigi duflankan komercan strukturon

cri
En la lasta jaro, la sumo de komerco inter Ĉinio kaj Rusio atingis 33,4 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 14,7% ol tiu en 2005, la komerco inter Ĉinio kaj Rusio jam tenis kontinuan du-ciferan kreskadon en la 8-a jaro. En la unuaj 2 monatoj de la kuranta jaro, la duflanka komerca sumo pliiĝis je 40% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro, la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio montris la bonan tendencon de rapida evoluado. Sed samtempe gvidantoj de la ĉina kaj rusa flankoj donis altan atenton al struktura problemo en la duflanka komerco.

Specialisto de ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Zhang Zhonghua opiniis, ke la komerca strukturo estas relative sola, precipe la proporcio de elektromaŝinaj produktoj estas malalta, tio estas la plej grava problemo de la strukturo de la komerco inter Ĉinio kaj Rusio. Li diris:

"Laŭgrade malpliiĝas la proporcio de rusaj elektromaŝinaj produktoj. Pri la problemoj en la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio, Ĉinio volas plenforte plibonigi la dulandan komercan strukturon kaj altigi nivelon de la dulanda ekonomia kaj komerca kunlaboro."

Laŭ statistiko, la elektromaŝinaj produktoj okupis pli ol duonon de importa sumo de Ĉinio, sed rusaj elektromaŝinaj produktoj okupis malgrandan proporcion en tiu sumo. Ĉina vicministro pri komerco sinjoro Yu Guangzhou montris, ke en 2006 elektromaŝinaj produktoj okupis malpli ol 20% de duflanka komerco inter Ĉinio kaj Rusio, precipe la skalo de ĉina importado de elektromaŝinaj produktoj el Rusio estas malgranda. Tio montris, ke la du flankoj havas grandan potencialan forton sur la kampo de komerco de elektromaŝinaj produktoj. Li esprimis, ke plibonigo de la komerca strukturo, precipe pliigo de ĉina importado de elektromaŝinaj produktoj el Rusio estas la komuna kono, atingita de gvidantoj de Ĉinio kaj Rusio, la ĉina flanko kreos ĉiujn necesajn kondiĉojn por tio.

"En la antaŭa periodo, la duflanka komerco inter Ĉinio kaj Rusio tenis altrapidan kreskadon, kompreneble en la evoluado, ni atentis iujn novajn statojn en la komerco. Tial, ni reguligas komercan strukturon, akcelas komercon de elektromaŝinaj produktoj, akcelas komercon en la flanko de ligna prilaboro kaj akcelas komercon sur aliaj kampoj, por ke la komerca strukturo estu pli racia."

Por solvi la problemon, Ĉinio kaj Rusio jam alprenis serion da rimedoj pri plibonigo de duflanka komerca strukturo.

1 2