• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-25 10:59:14    
TEJO denove strebas al sendependo(unua parto)

cri

En sia printempa kunsido, la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo post kelkjara paŭzo denove entreprenas paŝojn direkte al "jura sendependeco". Tiu termino lastfoje estis populara antaŭ preskaŭ kvar jaroj, komence de la prezidant-periodo de Bertrand Hugon, sed poste ĝi estis silente enterigita. Jure TEJO estas parto de UEA, sed laŭ estraranoj de TEJO, la junulara asocio devas iĝi sendependa por povi ricevi pli da subvencioj. Decido pri la loko de Internacia Junulara Kongreso 2008 daŭre mankas, kaj TEJO sekretumas pri la ekzistantaj proponoj. Laŭ la fontoj de Libera Folio la kongreso okazos en Belgio.

En la lasta semajnfino de marto, kiu samtempe estis la unua semajnfino de aprilo, la estraro de TEJO kunsidis en Roterdamo. Unu el la ĉefaj punktoj en la tagordo de la kunsido estis la loko de la Internacia Junulara Kongreso de la jaro 2008.

Laŭ iuj fontoj, la venontjara IJK devis esti aranĝita en Nederlando, kie ja okazos la Universala Kongreso. La Universalan Kongreson por la jaro 2008 ne invitis la landa asocio, kiel kutime, sed jubileanta UEA mem - en 2008 UEA iĝos centjara. Tamen ĝis la limdato, la 15-a de decembro 2006, ne venis invito de Nederlanda Esperanto-Junularo por la IJK 2008. Ankaŭ neniu alia landa asocio de TEJO faris inviton.

Kiel rezervan alternativon oni konsideris Belgion, sed en la tagoj antaŭ la estrarkunsido de TEJO, estraranoj de la landa asocio en Belgio, Flandra Esperantista Junulara Asocio, daŭre hezitis pri sia kapablo aranĝi la kongreson. Kiel kialon de sia hezito estraranoj de Flandra Esperantista Junulara Asocio menciis mankon de homfortoj kaj malfacilaĵojn trovi taŭgan kongresejon por akceptebla prezo.

En la printempa estrarkunsido de TEJO, kiel reprezentanto de Flandra Esperantista Junulara Asocio ĉeestis Carsten Mischke. Responde al demando de Libera Folio, li rakontis, ke li ja havas kontaktojn kun kelkaj eblaj kongresejoj, sed ke daŭre mankas bonaj kondiĉoj por IJK en Belgio.li tiel diris:

---Mi sabate nur raportis malbonaĵojn, sed daŭre serĉas kaj telefonas kun eblaj ejoj.

Laŭ la Jarlibro de UEA, Flandra Esperantista Junulara Asocio pasintjare havis nur 42 membrojn, do eĉ malpli ol la nederlanda junulara asocio. Laŭ Carsten Mischke, tio tamen ne signifas, ke Flandra Esperantista Junulara Asocio ne havas sufiĉe da homfortoj por aranĝi kongreson. Li diris:

---Laŭ mia sperto, tute egalas, ĉu landa asocio havas kelkajn membrojn pli ol aliaj, por esti pli efika, aŭ por havi pli da organiza forto. Alikaze mi ja povos demandi: kial preskaŭ neniu plu konas Esperanton? UEA havis pli ol 5 000 membrojn dum lastaj jardekoj, kaj tamen la homaro preskaŭ forgesis ĝian ekziston.

La estraro de TEJO nun ricevis du kandidatiĝojn por aranĝi la IJK-n en 2008, diras la prezidanto de TEJO, David-Emil Wickström. Li diris ankaŭ:

--- La estraro ricevis du seriozajn kandidatiĝojn por la IJK en 2008, kaj ni atendas pli da informoj de la kandidatoj dum la sekvaj semajnoj. Kiam ni ilin havos post pli-malpli 4 semajnoj, ni espereble povas prezenti la IJK-landon al la ĝenerala publiko.

Ĉar la estraro petis pliajn informojn, la kandidatiĝoj evidente ne estas plenrajtaj oficialaj invitoj, surbaze de kiuj, la estraro povus fari finan decidon pri la afero. La prezidanto de TEJO ne volis rakonti al Libera Folio, de kie venis la kandidatiĝoj aŭ kio mankas en ili.

- Kiel mi skribis, temas pri du seriozaj kandidatiĝoj, kaj antaŭ ol la estraro decidos, ni ne komentas la kandidatiĝojn, aŭ kiu kandidatiĝis, al la ĝenerala publiko. (daŭrigota)