• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-25 11:00:03    
TEJO denove strebas al sendependo(dua parto)

cri
Laŭ aliaj, bone informitaj fontoj de Libera Folio, la IJK en 2008 nepre okazos en Belgio. Tamen evidente daŭre ne estis trovita taŭga ejo por ĝi. Oni povas miri, kial TEJO volas sekretigi aliajn IJK-kandidatiĝojn, se tiuj efektive ekzistas, dum UEA neniam sekretigas UK-kandidatiĝojn, malgraŭ tio, ke UK estas multe pli granda aranĝo laŭ la nombro de partoprenantoj kaj el la financa vidpunkto.

La oficiala, malmultvorta komuniko de TEJO pri la printempa estrarkunsido tute ne mencias la diskutojn ĉirkaŭ la venontjara IJK. Aliflanke ĝi konstatas, ke la estraranoj subskribis dokumentojn, kiuj bezonatas por ke TEJO povu akiri juran sendependecon.

La diskutoj pri jura sendependiĝo de TEJO disde la plenkreskula UEA daŭras jam pli ol jardekon, kun varia intenseco. En 1997 la komitato de TEJO faris decidon favore al sendependiĝo, sed tiu decido neniam estis realigita.

Lastatempe la ideo reaperis en la jaro 2003, antaŭ la demisia krizo en TEJO. En la Universala Kongreso en Gotenburgo, jam post la protesta demisio de Holger Boos, la prezidanto de TEJO, kaj tri aliaj estraranoj, la komitato de UEA ricevis proponon esplori la avantaĝojn de jura sendependeco de TEJO.

Tiam reprezentantoj de TEJO argumentis, ke TEJO ne deziras proteste disiĝi de UEA, sed volas havi eblecojn regi siajn proprajn aferojn. La komitato de UEA konstatis, ke ŝanĝo en la statuso de TEJO postulus ŝanĝon en la statuto de UEA, kaj tial en la praktiko estus malfacile realigebla, eĉ se ĝi eventuale povus doni iujn avantaĝojn.

Post la demisia krizo en TEJO, la nova prezidanto de TEJO, Bertrand Hugon, indikis juran sendependecon de TEJO kiel unu el siaj ĉefaj prioritatoj.

"En la nuna situacio la planoj de la nova estraro kuŝas en havigo de propra jura personeco por TEJO kaj funkciigo de reta oficejo", komentis Bertrand Hugon en intervjuo de Libera Folio en septembro 2003.

La Esperanta Civito tuj entuziasme subtenis la ideon kaj dissendis gazetaran komunikon, laŭ kiu jure sendependa TEJO ne nur pli facile povus ricevi subvenciojn de eŭropaj instancoj, sed krome "povos akiri helpon ankaŭ aliloke en Esperantio".

La gazetara komuniko de la Civito krome asertis, ke UEA ĉiukaze ne estas vera gepatra organizaĵo de TEJO, ĉar la junulara organizaĵo laŭ la Civito naskiĝis "en SAT-medio". TEJO estis fondita en 1938 en Nederlando, neniam havis organizan ligon al SAT, kaj ekde 1956 estas junulara sekcio de UEA. En 1971 la financoj kaj administrado de TEJO estis plene integritaj kun tiuj de UEA.

En decembro 2003, Osmo Buller estis denove dungita kiel la ĝenerala direktoro de UEA. Restariĝis la normala funkciado de la Centra Oficejo, kaj la ideo pri jura sendependeco de TEJO estis fine silente enterigita. Dum la mallonga prezidado de Heming Welde Thorbjørnsen, ĝi ne aperis publike.

David-Emil Wickström, la nuna prezidanto de TEJO, denove argumentas, ke propra jura personeco utilos por ricevi pli da diversaj subvencioj, celitaj al junularaj organizaĵoj. Li diris:

---TEJO oficiale ne ekzistas, ĝi estas parto de UEA. Sed por ke ni petu kelkajn subvenciojn, TEJO devas esti jura sendependa organizo, kaj la subskribo de la dokumentoj por la komerca ĉambro estas unu paŝo por iĝi jure sendependa. La proceso ekis en la TEJO-estraro, kie Holger Boos estis prezidanto, diras David-Emil Wickström.

Holger Boos prezidis TEJO-n en la jaroj 2001-2003.

Se TEJO vere volus iĝi jure kaj fakte sendependa de UEA, registriĝo ĉe la Komerca Ĉambro neniel utilus. La efektiva jura stato de TEJO estas reguligita en la statuto de UEA, laŭ kiu TEJO estas "integra parto de UEA". Por ŝanĝi tion, necesus ŝanĝi la statuton kaj poste oficiale registri la novan statuton en Nederlando.

La ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller, kiu ĉeestis en la kunsido de la TEJO-estraro, diras, ke eĉ se oni plu uzas la esprimon "jura sendependiĝo", la tiudirektaj strebadoj ne temas pri apartiĝo de TEJO disde UEA. Li diris:

--- Laŭ la nunaj regularoj TEJO ĝuas grandan autonomion en UEA. Tiun faktan situacion ankaŭ la eŭropaj instancoj ĉiam rekonis, sed tio devis ofte esti dokumentita per multe da paperoj, kies preparado rabis tempon. Intertempe ni malkovris eblecon formaligi la statuson de TEJO ĉe la Komerca Ĉambro, kiu en Nederlando administras la oficialan registron de asocioj.