La 25-an de aprilo en Pekino, proparolanto de la oficejo pri taiwan-aj aferoj sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro s-ro Yang Yi diris, ke la taiwan-a instanco elmetis aliĝi al Monda Organizo pri Sano en la nomo de "Taiwan", tio estas eskaladiĝo de ĝia secesia agado por "sendependigo de Taiwan" en la internacia plurflanka aktivado. La ĉina ĉeftera flanko firme oponas kontraŭ tio.
S-ro Yang Yi diris, ke Monda Organizo pri Sano estas speciala institucio de UN, al kiu rajtas aliĝi nur suverenecaj landoj. Taiwan estas parto de Ĉinio, ĝi ne rajtas aliĝi al tiu organizo en iu ajn nomo.
|