• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-25 17:29:14    
Japana ĉefministro faros sian unuafojan viziton al Usono

cri

De la 26-a de aprilo, japana ĉefministro Abe Shinzo faros 2-tagan viziton en Usono kaj tio estos la unuafoja vizito al Usono fare de Abe Shinzo post lia enposteniĝo kiel japana ĉefministro. Oni antaǔvidos, ke la gvidantoj de Usono kaj Japanio faros interkonsiliĝon por serĉi rimedojn por solvi regionajn kaj internaciajn problemojn.

Spuroj pruvis, ke Japanio esperas, ke ĉi-foja vizito de Abe Shinzo konfirmu tion, ke "la alianca rilato inter Japanio kaj Usono estas stabiliga faktoro de la regiono". Antaǔ sia foriro al Usono, Abe Shinzo iam esprimis, ke "la alianca rilato inter Japanio kaj Usono havas netakseblan valoron", kaj ke li daǔre klopodos por profundigi la aliancan rilaton inter Japanio kaj Usono. Akceptante intervjuon de usonaj amaskomunikiloj, Abe Shinzo diris, "Mi esperas, ke mi prenu ĉi-fojan viziton kiel bonan ŝancon por pluapaŝe profundigi kaj vastigi tian aliancan rilaton, por ke ĝi estu firma." Abe Shinzo esprimis ankaǔ, ke en la fono de ŝanĝiĝo de la medio de sekurecaj garantioj, kiaj plivastigo de grandskale mortigaj armiloj kaj plimultiĝo de regionaj konfliktoj, "plifortigo de la alianca rilato inter Japanio kaj Usono utilas al la paco kaj stabileco de la regiono kaj eĉ de la mondo". Laǔ raporto, Japanio jam komencis intertraktadon kun Usono por aĉeti 100 batal-aviadilojn F-22 de la usona aerarmeo. Tio estos ankaǔ unu el la temoj de la interparolo inter la gvidantoj de Japanio kaj Usono en la kuranta semajno. La japana registaro esprimis, ke la aĉeto de usonaj batal-aviadiloj celas plifortigi kapablon de la japana armeo kaj altigi sian povon de kunlabora batalado kun la usona aerarmeo.

Abe Shinzo diris ankaǔ, ke dum sia vizito en Usono li montros al usona prezidento Bush, ke Japanio daǔre plenumas siajn devojn en la rekonstruado de Irako. En julio de la pasinta jaro Japanio eltiris sian teran trupon el Irako, tamen ĝia aera trupo ankoraǔ prenas la taskon de transportado en Irako.

Serĉi subtenon de Usono rilate la eventon pri forkapto de japanoj fare de Koreio estos alia celo de ĉi-foja vizito de Abe Shinzo al Usono. Por gajni subtenadon de la publiko Abe Shinzo ĉiam prenas necedeman starpunkton rilate tiun problemon.

Tamen la publiko opinias, ke pro tio, ke ambaǔ Usono kaj Japanio havas sian propran zorgon por la diplomatiaj kaj sekurecaj interesoj, ĉi-foja vizito de Abe Shinzo al Usono ne akiros multan progreson. Usono atentas pri solvo de la korea nuklea problemo per la 6-flanka interparolo kaj esperas, ke la problemo estu solvita per diplomatiaj rimedoj. Tamen Japanio ĉiam kaosigas la situacion en la 6-flanka interparolo per la evento de forkapto de japanoj fare de Koreio. Tial, rilate la problemon pri forkapto de japanoj, Abe Shinzo ŝajne ne akiros subtenon de Bush.