• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-26 16:23:17    
Intervjuo al Liao Xiaorun, gajninto de ora premio pri sursceneja prezentado en la 3-a Azia Magia Konkurso (foto)

cri

En la jaro 2005, ŝi veturis al Tajlando por partopreni en la 2-a Azia Magia Konkurso. Ĉar ŝi neniam partoprenis en ajna magia konkurso, ŝi perdis dormecon pro nervozeco. Konante ŝian staton, amikoj kuraĝigis ŝin disvolvi normalan nivelon."

Sub kuraĝigo de amikoj, ŝi glate plenumis sian movadon kaj gajnis la trian lokon pri sursceneja prezentado.

La sukceso firmigis ŝian volon daŭrigi la vojon. Ŝia venonta celo estas la 3-a Azia Magia Konkurso okazinta en la ĉina suda urbo Shenzhen en decembro de la jaro 2006. Ŝi klare scias, ke kvankam la programo "Huamulan" gajnis premion, tamen ĝi estas nematura kaj neperfekta. Ŝi devas doni pli da klopodo por gajni bonan rekordon en internacia konkurso.

Longtempa ekzercado estas enuiga por fraŭlino kaj Liao Xiaorun donis multe da tempo al tio. Ŝi sin ĵetis al ekzercado de la programo kaj eĉ ne kaptis tempon por telefoni al sia amanto, kiu estas en Malajzio. Feliĉe la amanto profunde amas ŝin kaj komprenas ŝin. Post kompleta plibonigo, finfine la magia programo "Huamulan", kiu estas zorgeme plibonigita, estas relative matura.

Ŝia prezentado gajnis laŭdon de preskaŭ ĉiuj ĵurianoj kaj spektantoj kaj ŝi gajnis oran premion.

Ĵuriano de la konkurso kaj prezidanto de Azia Magia Unio sinjoro Dai Wuqi donis altan takson al ŝia prezentado. Li diris:

"La programo havas kreivon kaj detalon kaj ne troviĝis almenaŭ en azia magia rondo. Tio estas ĉefa kialo, ke ŝi gajnis la oran premion. Ŝi ne simple faras prezentadon de lerteco, sed donas detalon kaj rakonton al la programo. Programo kun kultura enhavo estas pli bona ol tiu kun simpla prezentado de lerteco. Tio estas tendenco de magia novigo."

Spektante prezentadon de Liao Xiaorun, iu usona amiko nomas ŝin "mulan" kaj ankaŭ faras movadon de lumbo-kliniĝo kaj arkpafo. La movo eĉ estas ŝia propra pozo. Iu ĉina fraŭlo humure diris al ŝi, ke li tre sopiras porti ŝin hejmen kiam Liao Xiaorui sin alivestas per kostumo de novedzino.

Liao Xiaorun povas iom ripozi kaj reordiĝi, amanto urĝis ŝin edziniĝi kaj gepatroj atendas ŝiajn edziniĝon kaj bebon. Tamen Liao Xiaorun diris, ke ŝi havas novan celon, t.e. partopreni en Monda Magia Konkurso okazonta en Pekino en 2009.