• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-26 16:36:01    
Kreada Kapablo de ĉinaj centraj entreprenoj pri intelekta proprieto senĉese altiĝas

cri
Wu Yi esperas, ke Ĉinio kaj Korea Respubliko daŭre antaŭenpuŝos komunan disvolvon de la dulandaj ekonomiaj rilatoj

En la 25-a de aprilo en Zhengzhou, meza urbo de Ĉinio, ĉina vicĉefministro Wu Yi esprimis sian esperon, ke sur la bazo de egaleco kaj reciproka profito, la du landoj daŭre antaŭenpuŝos dulandajn ekonomiajn rilatojn kaj urĝos komunan evoluadon.

Intervidiĝante kun Kim Young-Ju, oficisto de Industria kaj Riĉfonta Ministerio, kiu nun partoprenas en Investa kaj Komerca Foiro de meza Ĉinio, Wu Yi diris, ke Ĉinio kaj Korea Respubliko estas proksimaj najbaroj, ankaŭ estas gravaj komerca kaj investa partneroj unu la alia. La sukcesa vizito de ĉina ĉefministro Wen Jiabao al Korea Respubliko antaŭ nelonge, altigos la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Kim Young-Ju pozitive taksis rapidan evoluadon de la ekonomia kaj komerca rilatoj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko, speciale esprimis aplaŭdon al la atingo de ĉina registaro pri protekto de intelekta proprieto, kaj esperas, ke ĉina registaro daŭre faros subtenon kaj helpon al entreprenoj investataj de Korea Respubliko.

En la unua trimestro kreska mezuro de enspezo de ĉinaj kamparanoj kreas novan altecon

Laŭ informo, en la unua trimestro, kreska mezuro de ĉinaj kamparanoj kreas novan altecon de tiu en la sama periodo de la lastaj dek jaroj.

Laŭ donitaĵo publikigita de ĉina Ŝtata Statistika Buroo en la 25-a, kresko de pokapa kamparana mon-enspezo inkluzivas grandmezuran kreskon de vendo de agrikulturaj produktoj kaj rapidan pliigon de labor-enspezo.

Registritaj markoj de Ĉinio sume estas 2,774 milionoj

En la 24-a de aprilo, laŭ informo de ĉina Ŝtata Administracio de Industio kaj Komerco, ĝis la fino de la pasinta jaro, registritaj markoj de Ĉinio sume estas 2,774 milionoj, Ĉinio jam fariĝis la lando, kiu havas la plej multajn registritajn markojn tra la tuta mondo.

Kreada Kapablo de ĉinaj centraj entreprenoj pri intelekta proprieto senĉese altiĝas

La 24-an de aprilo, vic-estro de Kontrola kaj Administra Komitato pri Ŝtatposeda Kapitalo sub ĉina Ŝtata Konsilantaro Huang Shuhe diris en Ĉina Forumo pri Protekto de Intelekta Proprieto en 2007 okazanta en Pekino, ke en la lastaj jaroj, kreada kapablo de ĉinaj centraj entreprenoj pri intelekta proprieto senĉese altiĝis.

Huang Shuhe diris, ke de la jaro 2003 ĝis la jaro 2006, jara kreska kvanto de petataj kaj gajnitaj potentoj de ĉinaj 157 centraj entreprenoj superis 35%, multaj entreprenoj establas kaj plibonigas administran sistemon de intelekta proprieto, fondis institucion pri administro de intelekta proprieto, kunfandas la administron kaj entreprenan sciencteknikon, produkton kaj funkcion kaj efike altigas kapablon kaj nivelon de la administro.

Ĉina imposta sistemo ankoraŭ havas internacian konkurkapablon post reformado

La 24-an de aprilo, prezidanto de Ĉina Imposta Asocio Yang Chongchun diris en unua Ĉina Pinta Forumo pri Imposto okazinta en Anhui-provinco, ke post unuigo de imposta kvanto de entreprenoj ĉin-kaj ekster-kapitalaj, ĉina imposta sistemo ankoraŭ havas internacian konkurkapablon.