• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-26 16:54:05    
Monda Banko kaj ĉina registaro unuafoje kunlaboras por preventado de altpatogena birda gripo

cri
La 26-an de aprilo, Monda Banko donacis al Ĉinio 2,65 milionojn da usonaj dolaroj por plifortigi la ĉinan konstruadon de preventa kaj kuraca povo kontraŭ la altpatogena birda gripo kaj eventuala grandarea epidemio de homa gripo. Tio estas la unua kunlabora programo inter Monda Banko kaj Ĉinio en la korelativa flanko.

Laŭ konigo, la programo estas praktikata dum 2 jaroj en 10 gubernioj de la provincoj Liaoning kaj Anhui de Ĉinio. Laŭ tiu programo oni esploros kaj perfektigos preventajn kaj superregajn taktikojn de Ĉinio kontraŭ la altpatogena birda gripo, kaj plifortigos la povon de baznivelaj agrikulturaj kaj higienaj fakoj en eltrovo, diagnozo, raporto kaj sinteza trakto.