• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-27 15:48:31    
Trejnado al vilaĝaj instruistinoj en Sichuan (foto)

cri

Pro neekvilibra disvolviĝo de ekonomio kaj socio, la ĉina kamparo ĉiam vizaĝas al la problemoj pri malbona kondiĉo de lernejo kaj relative malalta kvalito de instruistoj. Por ke la tieaj knaboj ĝuu kiel urbaj knaboj bonan instruistan profitofonton, ĉinaj edukaj fakoj aktive kuraĝigas elstarajn instruistojn doni lecionojn en vilaĝoj, pli grave, energie disvolvas diversformajn trejnadojn al vilaĝaj instruistoj kaj planas, ke ĝis la jaro 2010 duono da instruistoj en okcidenta Ĉinio ricevu fakan trejnadon.

Karaj amikoj, jen pli ol 30 instruistinoj el vilaĝaj lernejoj de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, estas trejnataj de fremdlanda specialisto pri la angla lingvo. Ili serioze laŭtlegas foj-foje vortojn de la angla lingvo. Regas gaja kaj varma etoso en la klasĉambro,

La trejna kurso ekspluzive por vilaĝaj instruistinoj komenciĝis en la jaro 2003. Ĉiujare, proksimume 30 vilaĝaj instruistinoj el malriĉaj lokoj estas senpage trejnataj unu jaron. Ĉinaj kaj eksteraj pedagogoj donas al ili zorgeman helpadon rilate al la angla lingvo, komputilo, didaktiko, eduka psikologio, filozofio, fizikkulturo kaj similaj. Ĝis nun pli ol cent vilaĝaj instruistinoj estas trejnitaj.

La trejnado estas mallonga, tamen fruktodona, la trejnatoj multege progresas pri instruado. Tibet-nacieca knabino nomata Kemucuo estas instruistino en elementa lernejo de Ganzi-a Tibet-Nacieca Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Antaŭ la trejnado ŝi ne flue parolis en la han-a lingvo, sed ne paroli pri la angla lingvo. Tamen, post duonjara trejnado ŝi povas simple interkomunikiĝi kun fremdlanda instruisto per la angla lingvo.

"Komence, en nia kurso mia atingo en lernado de la angla lingvo estis la plej malalta; tamen nun mi povas interkomunikiĝi kun nia instruisto."

Multaj trejnitaj instruistinoj jam estas ĉefa forto en instruado.

Ilia progresado ne disigeblas de la distingiĝa didaktiko de la pedagogoj ĉinaj kaj alilandaj. Pro tio, ili ne nur akiris sciojn pri edukado, sed ankaŭ, pli grave, konis novan avangardan edukan koncepton. Iu kursano diris:

"Ilia didaktiko estas tre freŝa kaj fleksebla. Ili pli zorgas pri la kursanoj mem kaj ofte haltas ĉe iu punkto por ke ĉiuj kursanoj komprenu ilin."

Krome, por kulturi vastan intereson kaj artan kvaliton de la trejnatoj, la kurso ofte organizas la kursanojn al koncerto, foiro, entreprenoj de alta kaj nova scienctekniko kaj similaj. El tiuj aktivadoj, la vilaĝaj instruistinoj abunde rikoltas. Ilia koncepto freŝiĝas, ilia vidkampo larĝiĝas.

Sinjoro Qing Guangya, unu el la projektintoj kaj praktikantoj de la eduka plano, kontentas pri la sukceso de la programo. Li diris, ke la programo estas tute nova esplorado kaj provado kaj ankaŭ enkorpiĝo por akceli edukan justecon. La programo ludos pozitivan rolon por plibonigi la edukadon en malriĉaj lokoj de la provinco.

"La okcidento estas malriĉa ol la oriento pro malforta bazo. Kaj la malforteco kuŝas en la kamparo, kaj la malforteco de la kamparo en edukado kaj la malforteco de la eduko en instruistaro. Pro tio ni intencas fari la laboron celante rekte kulturi la instruistojn, interalie, antaŭ ĉio, vilaĝajn instruistojn."

Laŭ lia projektado, ĉiu trejnita instruisto favoros 500 lernantojn. Post kelkaj jaroj, la edukado en malriĉaj lokoj de la provinco Sichuan sendube progresos flugrapide je la kvalito.