La 26-an de aprilo, en la urbo Jinan de la ĉina orienta provinco Shandong, Ĉinio unuafoje okazigis kunvenon pri grandskala utiligado de sun-energio. Oficisto de la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, ĉeestanta al la kunveno, diris, ke la ĉina registaro pluapaŝe popularigos uzadon de sun-energio, kaj planas pri la konstrua projekto ampleksanta utiligon de sun-energio.
Laŭ informo el la kunveno, en la jaro 2006, la posed-kvanto de sun-energiaj akvo-varmigiloj en Ĉinio atingis 90 milionojn da kvadrataj metroj, la jara produkta povo superis 20 milionojn da kvadrataj metroj, kaj la uza kvanto kaj la jara produktkvanto respektive okupas pli ol duonon de la monda totala kvanto. Sed oficisto de la ĉina Disvolva kaj Reformada Komisiono diris, ke nuntempe la pokapa areo de sun-energiaj akvovarmigiloj estas nur 0,07 kvadrata metro, tamen en Eŭropo tiu jam atingis 0, 3 ĝis 0,5 kvadratan metron, sekve la merkata spaco estas tre vasta.
|