La 27-an de aprilo Javier Solana, altranga delegito de Eŭropa Unio pri diplomatio kaj sekureca politiko, apelaciis al Usono dialogi kun Irano rilate al diversaj problemoj, inkluzive pri la irana nuklea problemo, por stabiligi la mezorientan situacion.
Tiutage en forumo, okazinta en Bruselo, Javier Solana diris, ke al Usono necesas kanalo por rekta dialogo kun Irano pri diversaj problemoj, inkluzive pri la irana nuklea problemo; dialogo ionter Usono kaj Irano helpas al stabiligo de la mezorienta situacio.
La 26-an de aprilo en Ankaro, la ĉefurbo de Turkio, pos la daŭro en du tagoj finiĝis interparolo inter Javier Solana kaj Ali Larijani, la irana ĉefdelegito por intertraktado pri la nuklea problemo. Ili diskutis pri la irana nuklea problemo, kaj proklamis, ke ili refoje renkontiĝos en la venontaj du semajnoj.
|