• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-29 19:09:05    
Espereble aboliĝos blokado de la Okcidento kontraŭ Palestino

cri
La 28-an de aprilo, prezidanto de Palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmud Abbas, vizitanta en Egiptio, diris en Kairo, ke espereble paŝo-post-paŝe aboliĝos la blokado de la Okcidento kontraŭ Palestino.

Tion Abbas diris en novaĵpubliga kunveno samtage post sia intervidiĝo kun egipta prezidento Hosni Mubarak. Li diris, ke en eŭropaj landoj ne ekzistas obstakloj rilate al abolo de la blokado kaj politika kaj ekonomia. La palestina nacia koalicia registaro akiras subtenojn de koncernaj landoj.

Parolante pri la problemo inter Palestino kaj Israelo kaj pri restarigo de paca procezo en la Mez-Oriento Abbas diris, ke por bremsi militagreson de Israelo, la ununura rimedo estas antaŭ ĉio realigi ĉiu-flankan pacon unue en Gaza kaj poste ĝis la okcidenta bordo de Jordano.