En la 28-a de aprilo, Ene Ergma, estro de estona parlamento faris telefonan interparolon kun Boris Gryzlov, prezidanto de Ŝtata Duma de Rusio pri la situacio de Estonio. Vespere de la sama tago ĝis frumatene de la 29-a de aprilo, situacio de Tallino, ĉefurbo de Estonio, pli kaj pli kvietas.
Ene Ergma esprimis al Boris Gryzlov, ke la decido de Estonio pri malkonstruo de monumento pri liberigo de Talino fare de sovetunia Ruĝa Armeo, konsideris pri la sekureco de la monumento kaj de publika ordo. Laŭ la internacia leĝo, Estonio kiel eble plej rapide aranĝos la kupran statuon de sovetunia ruĝarmeano, malkonstruita el la monumento, kaj planas inviti Rusion partopreni en la procezo.
Laŭ alia raporto, delegacio de rusa Ŝtata Duma vizitos Estonion en la 30-a de aprilo por trovi vojon solvi la krizon, kaŭzitan de malkonstruado de la monumento.
|