En la 28-a de aprilo, la kvina Pinta Konferenco pri Bolivaria Alternativo de Ameriko okazis en la urbo Barquisimeto, nordokcidenta parto de Venezuelo. Suverenoj aŭ registaraj delegitoj el Bolivio, Nikaragvo, Kubo kaj aliaj latin-amerikaj landoj partoprenis en la Konferenco.
En la sama tago dum inaŭguro, Hugo Chavez, venezuela prezidento reasertis, ke la regiona kunlabora sistemo pri Bolivaria Alternativo de Ameriko havas la kvaliton pri kontraŭ nova liberalismo kaj imperiismo. Ĝia principo estas justeco, solidareco, egaleco, kunlaboro, reciproka interkompletigo, respekto al suvereneco kaj homa memdecido.
|