• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-29 20:19:22    
Vojaĝo al pentrinda montaro Wuyi

cri
Parolante pri la beleco de la montaro Wuyi, mi ekmemoris priskribon de iu ĉina verkisto, kiu en sia libro citis vortojn de iu usona oldulo kiel jene:

"Se mi perdos la vojon ie ajn en la mondo, bonvole konduku min al la montaro Wuyi de Fujian en Ĉinio."

Karaj amikoj, la menciita montaro situas en la provinco Fujian de la sudorienta landparto de Ĉinio, kaj ĝuas la renomon de "plej vizitinda loko en la sudoriento pro la groteska ĉarmo". En la fino de la lasta jarcento, tiu fama montaro estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.

La montaro Wuyi estas ĉirkaŭata de abundaj akvofluoj, kaj ĉe la bordoj de tiuj akvofluoj staras groteskaj montpintoj kaj krutaj klifoj, kiuj bildece reflektiĝas en la travideble klaraj akvofluoj. La pejzaĝoj ŝajnas ĉinstilaj tuĉpentraĵoj. Intervjuate, s-ro Yu Zelan, estro de la Turisma Buroo de la urbo Wuyishan, diris, ke vojaĝante sur la montaro Wuyi, oni povas vere ĝui ĉarmon de la naturaj pejzaĝoj el montoj kaj riveroj. Li diris:

"La ĉefa trajto de la montaro Wuyi estas bona kunfandiĝo de la montoj kaj riveroj. Ĉi tie, levinte la kapon supren, oni povas apreci montajn vidindaĵojn, etendante manojn, oni povas karesi la klaran akvon, kaj ferminte la okulojn, oni povas aŭskulti tintsonoron de rojoj. Unuvorte, ĉi tie oni sentas sin en la agrabla brakumo de la naturo."

Sur la montaro Wuyi troviĝas multe da vidindaĵoj kun belaj akvaj pejzaĝoj, ekzemple la montpinto Tianyou. Estas konata onidiro: "Sen ekskurso al Tianyou, la tuta vojaĝo ĉi tie estas vana." Starante sur la zenito de la montpinto Tianyou, oni ne nur povas vidi la majestan figuron de la ĉirkaŭaj montpintoj, sed ankaŭ havi la panoramon de la akvofluoj naŭkurbe serpentumantaj ĉe piedo de la montpinto.

La montpinto Tianyou fakte estas giganta roko larĝa kaj glata same kiel tranĉita aŭ hakita. Ĝi altas je pli ol 500 metroj kaj larĝas je pli ol mil metroj. Kaŭze de la konstanta eroziado fare de la pluvo dum longa tempo, sur la roko videblas multaj strioj da akvofluaj spuroj, kies formoj similas al ŝtofaj strioj sunumataj tie. Pro tio oni nomas ĝin "Ŝtofo-sunuma Roko", Ĉe la talio de la montpinto Tianyou troviĝas kelkaj kaviĝoj en la formo de manplato, oni nomas tiun lokon "Pinto de Fea Manplato". Nia ĉiĉerono fraŭlino Liu Gonglian diris al ni, ke cirkulas interesa legendo pri la "Ŝtofo-sunuma Roko" kaj "Pinto de Fea Manplato". Ŝi rakontis:

"La du nomoj devenis de la legendo. En la antikveco, kiam Nudpieda Feo, vektportante silkaĵojn, preterpasis ĉi tiun lokon, li postlasis iom da ŝtofoj kaj la spuron de siaj manoj, sekve la montpinto ekportis la nomojn: Ŝtofo-sunuma Roko kaj Pinto de Fea Manplato."

Sed, kial Nudpieda Feo faris tion? Nia ĉiĉerono daŭrigis, ke matene de iu tago, Nudpieda Feo preterpasis la montaron Wuyi, vektportante ŝtofojn. Ravite de la ĉarmaj pejzaĝoj de la montaro, li demetis la vekton kaj faris pasumadon inter vidindaĵoj de la montaro. Kiam li kontente revenis de la ĝojplena ekskurso, li trovis, ke la ŝtofoj estis malsekigitaj de la matena roso. Nudpieda Feo do sternis la ŝtofojn unu pecon post alia sur la roko por sekigi ilin. Neatendite, bakite de la tagmeza arda suno, la ŝtofoj fandiĝis sur la roko. Konfuzite de tio, Nudpieda Feo haste sin ĵetis al la roko por depreni la ŝtofojn per manoj, rezulte la ŝtofoj fariĝis peco kaj peco da strioj, kaj samtempe la profunda manspuro de Nudpieda Feo restis sur la roko. Jen estas la deveno de Ŝtofo-sunuma Roko kaj Pinto de Fea Manplato.