La 29-an de aprilo en Tripolo, ĉefurbo de Libio, okazis ministro-nivela kunveno pri la darfur-a problemo. La kunveno publikigis bultenon, subtenante la projekton, ke oni establos miksan pacprotektan trupon konsistantan el UN kaj Afrika Unio en Darfur-o.
En la dutaga kunveno, ĉeestantaj delegitoj esrpimis seriozan atenton al la darfura problemo kaj apelaciis, ke konfliktantaj flankoj observu armistican interkonsenton, ĉesigu antagonisman agadon kaj samtempe tuj ĉesigu atakon kontraŭ humanismo-helpantoj kaj pacprotektantoj de Afrika Unio.
|