La 29-an de aprilo en Tripolo, ĉefurbo de Libio, okazis ministro-nivela kunveno pri la darfur-a problemo. La kunveno publikigis bultenon, subtenante "tri-periodan projekton de Kofi Annan" pri dispozicio de miksa pacprotekta trupo konsistanta el UN kaj Afrika Unio en Darfur.
En la kunveno partoprenis delegitoj de Sudano, 5 konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, Afrika Unio, EU, Ligo de Arabaj Landoj kaj iuj landoj en la regiono. En la du-taga kunveno, ĉeestantaj delegitoj esprimis seriozan atenton al la darfura problemo kaj apelaciis, ke konfliktantaj flankoj observu armistican interkonsenton, ĉesigu antagonisman agadon kaj ĉesigu atakojn kontraŭ humanismo-helpantoj kaj pacprotektantoj de Afrika Unio.
Ĉina delegito esprimis esperon en la kunveno, ke ĉiuj flankoj tenos bonan tendencon de solvo de la problemo kaj ekvilibre akcelos la pacprotektan agadon kaj politikan procezon en la darfur-a regiono.
|