La 29-an de aprilo en Tripolo, ĉefurbo de Libio, Song Aiguo,estro de Azia-Afrika Departemento sub la Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, partoprenis en ministro-nivela kunveno pri la darfur-a problemo. Li esprimis esperon, ke ĉiuj flankoj tenos bonan tendencon de solvo de la problemo kaj ekvilibre akcelos pacprotektan agadon kaj politikan procezon en la darfur-a regiono.
Farante parolon en la kunveno, li eksplikis principan starpunkton de Ĉinio pri solvo de la darfur-a problemo kaj konigis laboron faritan de la ĉina registaro por racie solvi la darfuran problemon. Li ankaŭ apelaciis, ke la internacia socio liveros pli da humanisma helpo al la darfur-a regiono, plibonigos humanisman situacion de la regiono kaj kiel eble plej frue realigos pacon, stabilecon kaj disvolvon de la regiono. Li esprimis, ke Ĉinio volas plue ludi konstruivan rolon por konvene solvi la darfur-an problemon.
|