Post ses-taga peniga klopodado, la 7 forkaptitaj laborantoj de ĉin-kapitala kompanio en Etiopio estas sekure liberigitaj posttagmeze de la 30-a de aprilo laŭ la pekina tempo. Ili revenos patrolanden per ĉartita aviadilo, en kiu estas ankaŭ la viktimoj.
La 24-an de aprilo, programa grupo de ĉin-kapitala kompanio en Etiopio estis atakata. Sep ĉinoj estis forkaptataj. Tiuvespere, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao postulis tutforte protekti, savi koncernajn personojn kaj racie trakti la sekvan aferon.
La ĉina registaro esperas, ke la ĉinaj entreprenoj kaj personoj en aliaj landoj pluapaŝe altigos la konscion pri sekureco, fortigos preventadon, harmonie kunekzistos kun lokaj diversaj flankoj kaj garantios sekurecon.
|