Lastatempe ĵurnalisto informiĝis el la 21-a kunveno de komitato de naciminoritatoj de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, ke en la kuranta jaro, malriĉulo-subtena oficejo sub ĉina Ŝtata Konsilantaro plue plifortigos subtenan forton de centra kapitalo kaj pli atentos disvolviĝon de naciminoritatoj kun malmultaj loĝantoj.
Cetere en la kuranta jaro, ĉina Financa Ministerio planas asigni kapitalon je 14 miliardoj da juanoj de renminbi al konstruado de ŝoseoj en kvin aŭtonomaj regionoj, Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, Guangxi-a Zhuang-Nacieca Aŭtonoma Regiono, Tibeta Aŭtonoma Regiono, Ningxia Hui-a-Nacieca Aŭtonoma Regiono kaj Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj provincoj dense loĝataj de naciminoritatanoj, kiaj Yunnan, Guizhou, Sichuan kaj Qinghai. La kapitalo kreskas je 94% ol tiu de la jaro 2006.
Ankaŭ ĉinaj koncernaj ministerioj prenos rimedojn por antaŭenpuŝi disvolviĝon de diversaj aferoj de naciminoritataj regionoj.
|