La 29-an de aprilo, sekretario de irana Plej Supera Ŝtata Sekureca Komitato Ali Larijani atingis Bagdadon, kaj interparolis kun iraka ĉefministro Nuri al-Maliki pri la iraka sekureco. Tie li komencis 3-tagan viziton al Irako.
Laŭ informo, la vizito de Ali Larijani celas diskuti kun irakaj oficistoj pri koncernaj problemoj pri la Internacia Konferenco de Iraka Sekureca Problemo. Oficejo de iraka ĉefministro publikigis deklaron, dirante, ke la irakaj gvidantoj dankas Iranon pro parotopreno en ĉifoja internacia konferenco kaj la "Iraka Kontrakta Internacia Konferenco" pri iraka rekonstruado.
|