• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
 
v Japana eksĉefministro Hashimoto Ryutaro forpasis (foto)
En la 29-a de julio, 1937, Hashimoto Ryutaro naskiĝis en Tokio. Li estis la plej aĝa filo de Hashimoto Ryogo. Hashimoto Ryogo iam servis kiel ministro pri edukado kaj ministro pri sano kaj bonstatigo en la kabineto de ĉefministro Nobusuke Kishi.
v Felipe Calderon gajnis prezidentan elekton de Meksikio
Laŭ la fina rezulto de la statistiko publikigita de la meksikia Federacia Elekta Institucio, Felipe Calderon, kandidato de la reganta partio, la Partio de Nacia Agado, venkis Andres Manuel Lopez Obrador, kandidaton de la maldekstrula partio, la Partio de la Demokratia Revolucio, en la prezidenta elektado per eta supereco kaj gajnis ĉi-fojan elektadon.
v Robert Zoellick aliĝos al korporacio Goldman Sachs
La 19-an de junio, Robert Zoellick, usona ŝtata vicsekretario, oficiale deklaris rezigni la oficon. Li aliĝos al fama investa banko, la korporacio Goldman Sachs. En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento li servis kiel altranga konsilisto de tiu ĉi korporacio. Servante kiel usona ŝtata vicsekretario, Robert Zoellick sin dediĉis al disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj faris klopodon por akceli interkonadon kaj interkonfidon inter la du landoj.
v Alan Garcia gajnis venkon en perua prezidenta elektado

Laŭ la rezulto de la lasta statistiko publikigita de la perua tutlanda elekta oficejo en la 13-a de junio, Alan Garcia, kandidato de la partio Aprista Peruano, ricevis 52,6% de la balotiloj kaj gajnis venkon en la ĝenerala elektado de Peruo. En la 28-a de julio li ĵuros sian enposteniĝon kiel la nova prezidento de Peruo.

v Sheikha Haya Rashed Al Khalifa – 3-a prezidantino de Ĝenerala Asembleo
La 8-an de junio, la 60-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj okazigis plenan kunvenon kaj elektis Sheikha Haya Rashed Al Khalifa, barejnan diplomatinon, kiel prezidanton de la 61-a Ĝenerala Asembleo. Ŝi estas la 1-a virina prezidanto de la Ĝenerala Asembleo elektita de Unuiĝintaj Nacioj de la jaro 1969 kaj la 3-a virina prezidanto de la Ĝenerala Asembleo en la 61-jara historio de Unuiĝintaj Nacioj.
v Edouard Michelin – gvidanto de pneŭmatika imperio

Laŭ raporto de la lokaj amaskomunikiloj, en la 26-a de majo, Edouard Michelin, la ĉefa plenuma oficisto de la franca Michelin-Kompanio de Pneŭmatikoj, dronis kiam li faris fiŝhokadon surmare en la okcidenta parto de Francio, en la aĝo de 43 jaroj.

v Alvaro Uribe, prezidento de Kolombio (foto)
En la prezidenta elektado de Kolombio okazinta en la 28-a de majo, la nuna prezidento Alvaro Uribe gajnis pli ol 60% de la balotiloj kaj reelektiĝis kiel prezidento de Kolombio.
v (foto) Rene Preval ĵuris enoficiĝon kiel haitia prezidento

La 14-an de majo en la ĉefurbo Portoprinco, Rene Preval, kiu gajnis venkon en la haitia ĝenerala elektado, ĵuris sian enoficiĝon kaj oficiale fariĝis la 55-a prezidento de Haitio.

v Italio fine elektis novan prezidenton
La 10-an de majo, Giorgio Napolitano fine estis elektita kiel itala nova prezidento kun 7-jara oficperiodo en la 4-a-ronda balotado de itala prezidenta elekto. Li, 80-jara, estis kandidato de Mezmaldekstra Unio, eksa prezidanto de itala Ĉambro de Reprezentantoj kaj dumviva senatano. Li anstataŭos nuntempan prezidenton Carlo Azeglio Ciampi.
v Ehud Olmert portos gravan taskon
Vespere de la 28-a de marto, Ehud Olmert, la israela aganta ĉefministro kaj prezidanto de la partio Kadima, proklamis, ke la partio Kadima gajnis la parlamentan elektadon de Israelo kaj kiel majoritato en la nova parlamento akiris la rajton organizi la registaron
v Bonŝancoj kaj defioj por registaro de Michelle Bachelet
La 11-an de marto en Valparaiso, la sidejo de la ĉilia Nacia Kongreso, s-ino Michelle Bachelet, membro de la ĉilia Socialista Partio, ĵuris enoficiĝon kaj fariĝis la 47-a prezidento de Ĉilio. Post sia ĵuro pri enoficiĝo kiel ĉilia prezidento, Michelle Bachelet tuj nomumis la novan registaron. La registaro de Michelle Bachelet alfrontas ne nur bonŝancojn, sed ankaŭ defiojn, rilate tion, kiel gvidi Ĉilion surpaŝi pli altan etaĝon en la venontaj 4 jaroj, sur la bona bazo de la antaŭa registaro.
v Nova haitia prezidento Rene Preval
La 16-an de februaro, Provizora Elektada Komisiono de Haitio proklamis, ke Rene Preval, prezidenta kandidato el la partio Lespwa gajnis ĝeneralan elektadon, okazintan en la 7-a de februaro, kaj elektiĝis kiel la nova prezidento de Haitio.
v Ban Ki-moon oficiale proklamis kandidatiĝi por ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj
En la 14-a de februaro, Ban Ki-moon, ministro pri eksteraj aferoj kaj komerco de Korea Respubliko oficiale proklamis sian kandidatiĝon por la posteno de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. En la raportista akcepto okazinta en Seulo en la sama tago, Ban Ki-moon diris, ke li jam informis al la eksteraj ministroj de ĉiuj membrolandoj de Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive de Koreio, sian planon pri kandidatiĝo.
v Kandidato de iraka nova ĉefministro Ibrahim al-Jaafari

La 12-an de februaro, iraka ŝijaisma partia alianco "Unuiga Iraka Alianco" per balotado decidis elekti ĉefministron de iraka transira registaro Ibrahim al-Jaafari kiel kandidaton de nova ĉefministro. Tiu rezulto finis konkurencon en la interno de ŝijaismo kaj estas konsiderata kiel ŝlosila paŝo al establiĝo de nacia unueca registaro.

v Stephen Harper – nova ĉefministro de Kanado
En la elektado de la 39-a Ĉambro de Deputitoj de Kanado okazinta en la 23-a de januaro, la Konservativa Partio venkis la Liberalan Partion, kiu regas dum la lastaj sinsekvaj 12 jaroj.
v Kuvajta emiro Jaber al-Ahmed al-Sabah forpasis
Frumatene de la 15-a de januaro, kuvajta emiro (ŝtatestro kaj la plej alta armea komandoro) Jaber al-Ahmed al-Sabah forpasis pro malsano en sia 77-a jaraĝo. Laŭ la kuvajta Konstitucio, la kuvajta kabineto proklamis samtage, ke kronprinco Saad Abdulla al-Salem al-Sabah estu nova emiro de Kuvajtio. Analizistoj opinias, ke la trankvila regpotenca transiro de Kuvajtio realigita en tre mallonga tempo utilas ne nur al la stabileco en Kuvajtio, sed ankaŭ al la stabileco de la petrola prezo en la internacia merkato kaj de la regiona situacio.
v Enoficiga ceremonio de kazaĥstana prezidento Nursultan Nazarbayev
66-jara Nursultan Nazarbayev unuafoje elektiĝis kiel kazaĥstana prezidento en la jaro 1991. De la lastaj 14 jaroj en Kazaĥstano, stabilas la politiko kaj daŭre disvolviĝas la ekonomio. En la prezidenteca elektado okazinta en la 4-a de decembro, 2005, Nursultan Nazarbayev gajnis 91% de la balotiloj kaj sukcese reelektiĝis kiel prezidento. En la 11-a de januaro okazis la enoficiga ceremonio de Nursultan Nazarbayev, kio markas la komenciĝon de lia nova oficperiodo de 7 jaroj.
v Ariel Sharon ricevis operacion pro cerebra hemoragio
Vespere de la 4-a de decembro, ĉefministro de la israela zorganta kabineto Ariel Sharon subite suferis de cerebra hemoragio kaj estis urĝe sendita al la hospitalo Hadassah en Jerusalemo por ricevi operacian kuracadon. Nun vicĉefministro Ehud Olmert portempe praktikas la ĉefministran mision por Ariel Sharon
v (foto)Wang Daohan ----- la aktiva antaŭenpuŝanto de la rilatoj inter du bordoj
En la 24-a de decembro, sinjoro Wang Daohan forpasis pro malsano en la aĝo de 90 jaroj. En sia vivo, sinjoro Wang Daohan sindediĉis por evoluigi dubordajn rilatojn kaj antaŭenpuŝi la pacan reunuiĝon de Ĉinio. Post lia forpaso, personoj el diversaj rondoj de la du bordoj esprimis bedaŭron kaj kondolencon kaj alte taksis lian pozitivan kontribuon por evoluigi la rilatojn inter la du bordoj.
v Usona vicprezidento Dick Cheney subita vizitis Irakon
Dick Cheney intervidiĝis kun prezidento Jalal Talanani kaj ĉefministro Ibrahim al-Jaafari de iraka transira registaro, Zalmay Khalilzad, usona ambasadoro en Irako, George Casey, la ĝenerala komandanto de usona alianca armeo en Irako kaj John Abizaid, la komandoro de usona centra armea stabo.
1 2 3 4 5