china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Dua dialogo pri ekonomio kaj financo inter Ĉinio kaj Britio venis en vastan akordon
(GMT+08:00) 2009-05-15 17:05:36
Karaj aŭskultantoj, la 11-an de majo okazis en Londono la dua dialogo pri ekonomio kaj financo inter Ĉinio kaj Britio. Kun la ĉeftemo "Ĉinio kaj Britio fortigu kunlaboron kaj subtenu daŭrigeblan disvolvon", la dialogo pridiskutis subteni ekonomian kreskon kaj socian bonstatigon, akceli financan stabilecon kaj kapitalmerkatan disvolviĝon, fortigi duflankan prienergian kaj median kunlaboron, kaj profundigi komercan kaj investan kunlaboron. La dialogo atingis entute 21 komunajn konojn. Nun bonvole aŭskultu la detalon!

Ĉina vicĉefministro Wang Qishan kaj brita prifinanca ministro Alistair Darling kune prezidis la dialogon. Wang Qishan konigis post la dialogo:

"Ambaŭ flankoj promesas kune kun la internacia socio aktive plenumi komunajn konojn atingitajn en pinta konferenco de Grupo 20 en Londono, ĉiarimede starigi merkatan fidon, akceli kreskon de la monda ekonomio, eksplicitigi horaron kaj vojlinion de reformado de internacia financa sistemo, altigi parolrajtojn kaj reprezentecon de evoluantaj landoj en internacia financa sistemo, kaj akceli realigon de jarmila disvolva celo de UN."

Komerco kaj investo estas parto de kerna enhavo de la dulandaj rilatoj kaj la du landoj atingis ĉi-rilatajn konkretajn komunajn konojn ankaŭ en la dialogo.

En la dialogo, la dulandaj delegitoj profunde pridiskutis ne nur tendencon kaj influon de la internacia financa krizo, sed ankaŭ fortigi financan monitoradon, protekti financan stabilecon, akceli stabilecon de valorpapera kaj akcia merkatoj. S-ino Hu Xiaolian, vicestro de Ĉina Popola Banko, konigis ĉi-rilatajn fruktojn post la dialogo.

"Ambaŭ flankoj havas jenajn komunajn konojn: la du landoj rapidigu reformadon de internacia financa sistemo kaj akcelu reformadon de internacia financa kontrolado laŭ komunaj konoj atingitaj en pintaj konferencoj okazintaj respektive en Vaŝingtono kaj Londono; la dulandaj instancoj pri financa kontrolado fortigu interfluon kaj kunlaboron; la du landoj fortigu plu teknikajn kunlaboron kaj interfluon de financaj departementoj."

Krome, la du landoj konsentis grandigi kunlaboron kaj teknikan transigon en energi-ŝparado, efik-multigo, ekspluato kaj utiligo de novaj energioj, preni ĉinajn urbojn Wuhan kaj Chongqing kiel provpunktojn por profundigi kunlaboron pri daŭrigebla disvolvo. Samtempe Britio reasertis subteni ĉinan statuson de plena merkata ekonomio, promesis ludi konstruivan rolon kaj akceli ĉi-rilatan agnoskon de EU.

Zhu Guangyao, asistanto de ĉina ministro pri financo, alte taksis la dialogon en gazetara konferenco.

"La dua dialogo pri ekonomio kaj financo inter Ĉinio kaj Britio estas sukcesa. Pli ol 20 fruktoj atingitaj en la dialogo kaj futura plenumo de tiuj fruktoj certe akcelos la dulandajn ekonomi-komercajn rilatojn kaj samtempe riĉigos plu la dulandan kompletan strategian partnerecon. Ni opinias, ke la dialogo estas sukcesa kaj fruktoriĉa."

Ankaŭ Alistair Darling diris post la dialogo, ke la dulandaj ekonomioj intime sin ligas, kaj pozitive taksis konstruivan rolon de Ĉinio en pinta konferenco de Grupo 20 okazinta en Londono.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040