china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Volankonkurso de Sudirman-pokalo en Kantono (foto)
(GMT+08:00) 2009-05-22 14:52:55

De la 10-a ĝis la 17-a de majo en la ĉina urbo Kantono okazis la monda volankonkurso de Sudirman-pokalo. Teamoj el 34 landoj intense konkuris por la pokalo. Vespere de la 17-a de majo en la finalo la ĉina teamo venkis la sudkorean per 3 kontraŭ 0. Antaŭ la konkurso Li Yongbo, ĉeftrejnisto de la ĉina teamo, akceptis intervjuon de nia raportisto.

La ĉina teamo konsistis el 27 sportistoj, interalie 16 novicoj. Li Yongbo diris, ke la novicoj povas bone sin hardi en la konkurso, eĉ se ili ne povus matĉi. Li diris: "La konkurso okazas en Ĉinio, tial mi esperas, ke pli da novicoj povos ĝin sperti, ĉar tio estas grava por ilia progreso." Li konfesis, ke la ĉina teamo celas la olimpikan konkurson, kaj li sendis novicojn al la konkurso de Sudirman-pokalo ĝuste pro la konsidero pri la Londonaj Olimpikoj. Li diris: "Olimpikoj, kiuj okazas en ĉiu kvara jaro, estas la plej gravaj, kaj ĉio, kion ni faras en tiu ĉi olimpiado, celas atingi bonan rezulton en la olimpika konkurso. Ĉi-foje ni sendis novicojn al la konkurso por ke ili rapide akumulu spertojn, tial ni ne multe zorgas pri ilia rezulto."

Wang Yihan, 21-jara fraŭlino el Ŝanhajo, estas promesplena ludistino de la ĉina teamo. Oni metis sur ŝin grandan esperon. Ŝi kelkfoje gajnis la mondan ĉampionecon, tamen ĉi-foje ŝi estis iom nervoza en matĉoj. Ŝi diris; "Mi estis ekscitata kaj nervoza. Komence mi estis iom nervoza, tamen mi rapide akomodiĝis al la konkurso."

Li Yongbo delonge atentas longperiodan disvolviĝon de la ĉina teamo. Li opiniis, ke teama konkurso povas pliigi al sportistoj la senton pri respondeco kaj kolektiva honoro; la partopreno en teama konkurso estas tre valora precipe por junaj sportistoj; en la unua fazo la ĉina teamo konkursis kun la angla; komence en la virina solludo Wang Lin troviĝis en malsupereco, tamen poste ŝi venkis sian nervozecon kaj gajnis la matĉon. Li Yongbo diris: "Ni sendis novicojn al la konkurso pro konsidero pri la estonteco. Grava konkurso, precipe teama konkurso, estas tre valora ŝanco por hardado de junaj sportistoj. Ekzemple, komence Wang Lin estis iom nervoza, ĉar antaŭe ŝi neniam spertis gravan teaman konkurson. Tiu ĉi sperto estas tre grava por ŝia progreso."

Post la konkurso de Sudirman-pokalo la ĉina teamo sin renovigos per junaj sportistoj. Zhang Ning, la gajninto de olimpika ormedalo, jam eksiĝis, kaj Xie Xingfang, la nuna ĉefludistino de la ĉina teamo, decidis rezigni ĉeeston al la Londonaj Olimpikoj; krome kelkaj viraj ludistoj regresas pro vundoj, tial la teamo urĝe bezonas junajn ludistojn por firmigi sian pozicion en la mondo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040