china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio aktive disvolvas militan kunlaboron kun periferiaj landoj
(GMT+08:00) 2009-06-29 17:22:06
Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, la 28-an de junio komuna pacprotekta trejnado de Ĉinio kaj Mongolio "Pacprotekta devo – 2009" komenciĝis en trejna bazo en pekina regiono. Tio estas la dua komuna trejnado de la armeoj de Ĉinio kaj periferia lando post tiu de la armeoj ĉina kaj singapura. Oficisto el armea flanko diris, ke tio signifas, ke la kunlaboro inter la armeoj de Ĉinio kaj periferiaj landoj estas ankoraŭ pli praktikema kaj profunda.

La komuna pacprotekta trejnado de Ĉinio kaj Mongolio "Pacprotekta devo – 2009" estas unua komuna trejnado de la du landoj, kaj ankaŭ la unua komuna trejnado de la armeoj ĉina kaj alilanda kun la temo protekti pacon. Ĉinio kaj Mongolio sendis respektive 46 kaj 45 personojn al la trejnado.

La komuna trejnado estas komuna kono atingita en la 3-a sekureca defenda interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Mongolio kaj ankaŭ unu el la gravaj aktivadoj memoraj al la 60-a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Kolonelo Davaatseren, mongola estro de la gvida grupo de la trejnado, esprimis intervjuate de raportistoj ĉinaj kaj alilandaj, ke la komuna trejnado akcelos la komunan progresadon de la du landoj rilate al protektado de la monda paco.

"La kuranta jaro estas la 60-a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj tre gravas la unua pacprotekta trejnado en la kuranta jaro. Dank' al la trejnado la militaj rilatoj inter Mongolio kaj Ĉinio disvolviĝos pli kaj pli; ĉinaj trupoj plurfoje partoprenis en pacprotekta agado, en tiu ĉi trejnado ni lernos sciojn de la pioniraro kaj transportado de la ĉina armeo."

Generalo Huang Hanbiao, vickomandoro de la Pekina Milita Regiono, esprimis, ke Ĉinio kaj Mongolio estas bonaj najbaroj inter si, la rilatoj inter la du landoj troviĝas en la plej bona tempo de la historio. La kunlaboro kaj interfluo inter la du armeoj ludos gravan rolon por akceli disvolvon de la du-landaj rilatoj kaj protekti pacon kaj stabilecon de la propra regiono.

"De la lastaj jaroj, la du armeoj pli kaj pli ofte kontaktiĝas, la kunlaboro pli kaj pli profundiĝas kaj la reciproka konfido iom post iom pliiĝas; la du armeoj partoprenas en pacprotekta agado en la kadro de UN, kaj faras gravan kontribuon al la monda paco. Organizi la komunan pacprotektan trejnadon sendube ludos pozitivan akcelan rolon por disvolvi la praktikemajn kontaktiĝon kaj kunlaboron inter la du flankoj, kunĝui spertojn el la pacprotekta agado de UN kaj protekti pacon kaj stabilecon de la propra regiono."

De la jaro 2002 la ĉina armeo faras plurajn komunajn manovradojn, komunan trejnadon, forumon, simpozion kaj similajn sinsekve kun armeoj de periferiaj landoj.

Laŭ informo, krom tiuj aktivadoj, la ĉina armeo ankaŭ aktive faras reciprokan viziton de altrangaj oficiroj kaj fondis interkonsiliĝan mekanismon pri nacidefenda sekureco kun Rusio, Japanio, Tajlando, Pakistano, Mongolio, Filipinoj, Vjetnamio, Indonezio, Malajzio, Hindio, Singapuro kaj aliaj landoj. La mekanismo ludas gravan rolon por protekti sekurecon kaj stabilecon de la azipacifika regiono.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040