china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Inaŭguriĝis studio de CRI en urbo Chaozhou
(GMT+08:00) 2009-07-01 16:30:41

La 1-an de julio en la urbo Chaozhou de la provinco Guangdong okazis ceremonio por la inaŭguro de studio de Ĉina Radio Internacia en tiu ĉi urbo, kaj samtempe ekfunkciis ankaŭ la retpaĝaro de Chaozhou, Ĉinio. Al la ceremonio ĉeestis Wang Gengnian, direktoro de ĈRI, kaj gvidantoj de la urbo Chaozhou.

Wang Gengnian, direktoro de ĈRI

Wang Gengnian faris salutparolon en la ceremonio. Li diris, ke ĈRI starigis studion en la naskiĝloko de ĉinaj elmigrintoj por ke programeroj en la dialekto Chaozhou estu pli proksimaj al la celgrupo, pli riĉaj kaj pli aktualaj. ĈRI delonge klopodas diskonigi al transmaraj ĉinoj kaj ĉindevenuloj ĉinajn atingojn el ekonomia kaj kultura disvolviĝoj, kaj la programeroj en la dialekto Chaozhou tre plaĉas al diverslokaj ĉinoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040