china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina eksterafera ministro interparolis kun indonezia eksterafera ministro
(GMT+08:00) 2009-07-01 18:29:52

Yang Jiechi (dekstre) faris interparolon kun indonezia ministro pri eksteraj aferoj Hassan Wirayuda

La 1-an de julio en Pekino, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi faris interparolon kun indonezia ministro pri eksteraj aferoj Hassan Wirayuda, kiu vizitas al Ĉinio, ambaŭ flankoj interŝanĝis opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj la komune zorgataj problemoj internaciaj kaj regionaj.

Yang Jiechi diris, ke la amikeca kunlaboro inter Ĉinio kaj Indonezio senĉese akiras riĉajn fruktojn, kaj la ĉina flanko volontas pluapaŝe akceli la amikecajn rilatojn kaj strategian kunlaboron kun Indonezio.

Hassan Wirayuda diris, ke la indonezia registaro daŭre efektivigos la politikon pri unu Ĉinio, kaj volas klopodi kune kun la ĉina flanko por profundigi la reciproke utilan kunlaboron sur diversaj kampoj.

Post la interparolo, ili subskribis "Ekstradician Konvencion de Ĉina Popola Respubliko kaj Indonezia Respubliko".

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040