Vizitu Forumon

Zhang Ping (Ĝoja)

(GMT+08:00) 2013-07-17 07:25:47     Redaktoro:Ĝoja

Mi nomiĝas Zhang Ping, Esperante Ĝoja. En universitato mi lernis ekonomikon kaj sciis nenion pri Esperanto, sed pro mistera fortuno, mi venis al Ĉina Radio Internacia kaj fariĝis esperantisto. Nun mi jam laboras ĉi tie pli ol 10 jarojn. Per Esperanto, mi amikiĝis kun multaj diverslandaj esperantistoj. Mi elkore dankas la providencon, ĝi liveris al mi la ŝancon eniri en la novan mondon.

Mi estas ege gaja prezenti la ĉinan tradician arton Kunqu-Operon en la 98a Universala Kongreso de Esperanto. Lastajn pasintajn jarojn mi faris multe da intervjuoj kaj raportoj pri Kunqu-Opero, dume mi estis profunde altirata de la antikva arto, ĝia historio estas tiel longa, kaj kantado, dancado, kostumoj kaj dramoj estas tiel abundaj kaj interesaj.El la prelego vi povos apreci fragmentojn (titolitajn en la ĉina lingvo Zhezixi), surporti dika-plandumajn ŝuojn altajn je preskaŭ 10 centimetroj, per kiuj viraj aktoroj sin vestas, sperti ludadon de rajdvipo, la ilo por prezendado de Kunqu-Opero, ankaŭ havi ŝancon ricevi belan donacon. Mi sincere esperas, ke vi povos koni la mirindan arton Kunqu-Operon kaj ĝui la orientan estetikon.

Mia retadreso estas: perfectgoja@163.com, bonvole kontaktu min.

Ĉina Ĉarmo en Kunqu-Opero

Kunqu-Opero, la akveca arto.

Kunqu-Opero, la plej dolĉa voĉo.

Kunqu-Opero, la abstrakta, simpla kaj neformalema arto.

Kunqu-Opero, unu el la artoj enlistigitaj de UNESKO en la katalogon de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro.

Kunqu-Opero naskiĝis en la fino de la dinastio Yuan (je la meza periodo de la 14-a jarcento) kaj devenis el la popolkanto en la ĉina regiono Kunshan. Laŭ fakuloj, el diverslandaj teatraĵaj specoj, nur la ĉina opero Kunqu kaj la japana muziko No ankoraŭ konservas la propran originalecon post la 500-600-jara evoluado.

Kunqu-Opero estas la sinteza arto, kaj treniĝa kaj subtila je la kanto, prononco de ĉiu ĉina ideografiaĵo havas antaŭan, mezan kaj lastan partojn, kaj artoro devas precize kanti ĉiujn partojn. Ofte necesas 4 taktoj por unu ĉina ideografiaĵo, plie en la 4 taktoj ŝanĝiĝoj de melodio estas multaj. Kaj prezentado inkludas multe da faktoroj el okuloj, manoj, figuro kaj paŝoj, kaj prezento kaj kanto devas koincidi harmonie.

La 18-an de majo en la jaro 2001, Kunqu-Opero estis enlistigita de UNESKO en la katalogon de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la homaro.

Tempo: 11:30—12:15, la 26an de Julio, 2013

Loko: Salono Lapenna, Harpa, Rejkjaviko, Islando

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto