Vizitu Forumon

Vendredo:Mia belega tago

(GMT+08:00) 2013-07-27 17:29:52     Redaktoro:Xiao Henggang
Hodiaŭ estas mia lasta tago por la 98a UK, ankaŭ la ege grava tago por mi. Ĉar tagmeze mi faris mian unuan prelegon en UK, titolitan "Ĉina Ĉarmo en Kunqu-Opero".

En la granda Salono Lapenna multe da samideanoj aŭskultis mian prelegon. Kiam sonis la milda ario de Kunqu-Opero, mi tuj konis la sukceson! Jen, min kuraĝiĝis la ĉarmo de la arto ankaŭ la entuziasmo de la ĉeestantoj.

Jes, la ĉarmo de la antikva arto ege altiris min, ankaŭ la ĉeestantojn. Kunqu-operaj aktoroj ofte diras, ke prezentado de la arto bezonas "komunan spiradon de aktoroj kaj spektantoj", hodiaŭ mi kaj karaj kongresanoj ĝuste spertis la "komunan spiradon."

Hodiaŭ estas la lasta tago, sed la belega tago por mi en UK.

Fotita de samideano Ba Jingke, Ĉinio.

Komencu la "komuna spirado".

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto