Vizitu Forumon

Konsilio kunlaboros kun la estraro

(GMT+08:00) 2013-08-06 16:45:58     Redaktoroļ¼šĜoja
En sia lasta kunsido en Rejkjaviko, la 26-an de julio, la Komitato de UEA kreis novan komisionon, kiu ricevis la nomon Konsilio kaj kiu proksime kunlaboros kun la nova Estraro pri la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA. La Komitato difinis ĝian rolon jene:

La Konsilio enhavos homojn, kiuj povas kontribui al la evoluigo de la ĉefaj agadkampoj de la Asocio: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo. Ĝi estos gvidata de la Ĝenerala Sekretario de UEA, kadre de la Estrara subteamo pri "mastruma evoluo", kiu inkluzivas la Prezidanton kaj la Vicprezidanton.

La Konsilio ne kunsidos fizike inter la kongresoj, sed ĝi okazigos virtualajn kunsidojn proksimume ĉiun duan monaton. La celo de tiuj kunsidoj estos resumi la progreson, kontroli la laborplanon por la venontaj monatoj kaj trakti eventualajn problemojn aŭ demandojn pri kiuj necesas pli vasta diskuto. La tagordon por tiuj kunsidoj pretigos la Ĝenerala Sekretario konsulte kun la Estraro kaj la Konsilio. La teknikan bazon por la kunsidoj devos ankoraŭ difini la Estraro.

La elekto de Konsilianoj kutime okazos en elektojaro, post la elekto de nova Estraro. Konsilianoj oficos dum tri jaroj, krom se ili propravole demisias, aŭ se la Komitato decidas malfondi la Konsilion aŭ okazigi novan elekton. Inter la kongresoj, la Komitato rajtigas la Estraron alelekti novajn Konsilianojn laŭbezone.

La Konsilio povas fari rekomendojn al la Estraro kaj Komitato, sed tiuj ĉi restas la solaj decidorganoj de UEA. La celo tamen estas, ke sur la diversaj agadkampoj la koncernaj estraranoj kaj konsilianoj formu koheran teamon, kiu kunpensos kaj kunaktivos en praktika kaj harmonia maniero.

La ekzisto de la Konsilio ne tuŝas la rajton de ĉiuj komitatanoj, aktivuloj, kaj ordinaraj membroj de la Asocio turni sin al la Estraro kun proponoj, demandoj kaj konsiloj.

Kiel membroj de la Konsilio estis elektitaj:

Petro Baláž (Slovakio);

István Ertl (Luksemburgo);

Heidi Goes (Belgio);

Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio);

Zsofia Kóródy (Germanio);

Michela Lipari (Italio);

Mélanie Maradan (Svislando);

Francesco Maurelli (Britio);

Johannes Mueller (Germanio);

James Rezende Piton (Brazilo);

Veronika Poór (Hungario);

Orlando Raola (Usono);

Amri Wandel (Israelo);

Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto