china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fermiĝis la 3-a Duborda Ekonomia, Komerca kaj Kultura Forumo
(GMT+08:00) 2007-04-29 19:15:57
La 29-an de aprilo fermiĝis en Pekino la 3-a Dutaga Duborda Ekonomia, Komerca kaj Kultura Forumo. En la Forumo oni atingis komunan proponon pri akcelo de la dubordaj interfluo kaj kunlaboro.

La komuna propono diras, ke estas necese oponi kontraŭ sendependiĝo de Taiwan, protekti pacon ksj stabilecon de la Markolo Taiwan, akceli kaj plej rapide restarigi egalan interkonsiliĝon de la du bordoj surbaze de la "komuna kono en 1992"; akceli semajnfinajn regulajn flugojn kaj normaliĝon de ĉartitaj aviadiloj de la dubordaj aviadaj entreprenoj kaj kiel eble plej frue starigi kaj efektivigi kontaktadon pri rekta flugo; la Taiwan-a flanko devas permesi martransportajn entreprenojn de la ĉeftero starigi administrantan organon en Taiwan; aktive akceli dubordajn edukajn interfluon kaj kunlaboron; apelacii al la taiwan-a flanko alpreni pozitivan kaj praktikeman sintenon por ke la loĝantoj en la ĉeftero povu pli frue turisme vojaĝi al Taiwan.

La Forumo kune organizita de koncernaj institucioj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ĉina Kuomintango okazis de la 28-a ĝis la 29-a de aprilo en Pekino. La ĉeftenmo de la Forumo estas dubordaj ekonomia kaj kultura interfluoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040