china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Francio konstruas militan bazon en Federacio de Arabaj Emirlandoj
(GMT+08:00) 2009-05-26 15:50:01

La 25-an de majo la franca prezidento Nicolas Sarkozy komencis la 2-tagan viziton al Federacio de Arabaj Emirlandoj. Li ĉeestos al inaŭguro de la franca milita bazo, nove finkonstruita en Federacio de Arabaj Emirlandoj.

Persono el la franca Nacidefenda Ministerio malkaŝis, ke la franca bazo povas enteni 400 aŭ 500 marajn, terajn kaj aerajn armeanojn, kaj kiel loĝistikejo ĝi estas provizita per la batalaviadiloj Miraĝo kaj servas al ŝipoj navigantaj en la Hindia Oceano. Iuj diris, ke post plua konstruado la loĝistikejo probable fariĝos ofensiva bazo.

Post la 2-a Mondmilito Francio neniam konstruis militan bazon en aliaj landoj, kaj starigo de la bazo en Federacio de Arabaj Emirlandoj vekis atenton. Federacio de Arabaj Emirlandoj kelkfoje postulis al francio starigi militan bazon, tamen la lasta registaro de Francio streĉis la atenton ne al la Persa Golfo, sed al Afriko. Enoficiĝinte kiel prezidento Nicolas Sarkozy intencis ŝanĝi la francan nacidefendan politikon, kaj postulite de la Federacio, Francio konsentis starigon de la bazo. Iuj opinias, ke la Federacio proponis starigon de la bazo por ke Francio pli multe partoprenu en sekurigaj aferoj de la golfa regiono, tial ĝia sekureco ne plu tro multe dependas de Usono. Ankaŭ Francio intencas etendi la strategian kernon de Afriko al la Persa Golfo.

Estas menciinde, ke la franca bazo troviĝas proksime al la ĉefurbo Abudabio kaj geografie okupas gravan pozicion. Ĝi norde frontas al la Persa Golfo, kaj rigardas al Irano trans la maro. Francio kaj la Federacio kelkfoje asertis, ke la bazo celas neniun landon, tamen geografia pozicio montras, ke Francio starigis la bazon por deadmoni Iranon kaj protekti la markolon Hormouz.

Delonge estas teritoria disputo inter la Federacio kaj Irano. La antaŭa postulas al la lasta redoni tri insulojn de la Persa Golfo. Pintkonferenco de la Kunlabora Konsilio por Arabaj Landoj de la Golfo kelkfoje postulis, ke la du landoj faru rektan dialogon por solvi la teritorian disputon. Pro ŝanĝiĝo de la regiona situacio iuj el la golfaj landoj proksimiĝas al Irano, kaj en la lastaj jaroj la irana prezidento kelkfoje vizitis Kataron, Saudi-Arabion kaj aliajn golfajn landojn. Pliboniĝo de la rilatoj inter Irano kaj golfaj landoj sentigis al la Federacio malfacilon pri repreno de insuloj.

Starigo de la milita bazo ankaŭ alportas multajn avantaĝojn al la rilatoj inter Francio kaj la Federacio. Laŭ raporto Francio traktadas kun la Federacio pri vendkontrakto de 60 batalaviadiloj Rafale kun la kosto de 6 aŭ 8 miliardoj da eŭroj. Krome Francio ankaŭ volas puŝi kunlaboron kun la Federacio ori paca utiligo de nukleenergio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040