La teo kiu venigas amatinon
Redaktoro:Ĝoja

La Teo Kiu Venigas Amatinon estas speco de fabelo kiu tuŝas iel internacian popolan koncepton: teoj kapablas solvi multajn malbonaĵojn. Do imagu ĉu vi havus dikan libron kiu instruas pri ĉiaj teoj el la mondo kaj ili povas solvi iun ajn problemon! Kian teon vi preparus?

La ĉefrolulo de nia filmo simple elektis teon kiu kapablas venigi amatinon... Ĉu ĝi vere funkcias? Jen la starto de nia rakonto!

Ĉi-filmeto omaĝas la 100 jarojn de debuto de Charles Chaplin en la kinarto, kiu okazis en 1914. Cetere inspirita de tiu ĉi geniulo, la Esperantista reĝisoro Fabjo Montejro uzis kaj iel reinventis la saman film-stilon kiu famigis Chaplin: la senparola filmo!

Aŭtoro:Fábio Roberto Mota Monteiro (Brazilo)