Teo kaj amo
Redaktoro:Ĝoja

"Kiel estis tiel bone priskribita de la konkurso mem, laŭ kiu teo estas simbolo de amo, tiel mi venas kontribui per mia laboro, ke, kiam oni parolas pri amo, ni ankaŭ memoras pri poezio.
Ni esprimas amon profunde ĝis la memoro pri gradiozaj aferoj, kiuj faris historion en la mensoj kaj koroj de tiuj, kiuj amas, ĉu per parola esprimado ĉu pure per la silento de simpla teo-gustumado. Kaj por paroli pri tiu temo, tiu amo, tiu fandado de teo kaj amo, mi ne povis ne mencii la faman Riveron de poezio, ĉar jam multaj inspiriĝis pro ĝi por finfine fari laborojn, kiuj vekas la amon al la proksimulo - la amon al sennombraj popoloj, vekitan de konkurso kiel tiu ĉi.

Mi anticipe gratulas al la organizantoj de la Ĉina Radio Internacia. Laŭ mi la ago trinki bonan teon estas la ago ami la vivon, ĉar la teoamanto enigas sanon por daŭre ami kaj esti amata."

--Aŭtoro:Carlos Alberto dos Santos (Brazilo)