Ombro de teo
Redaktoro:Ĝoja

Fraŭlino Fang Wenwen kaj fraŭlo Xie Chang'an estas geamantoj jam 3 jarojn. Wenwen ŝatas kafon kaj Chang'an teon. Kiel forta kafo Wenwen estas aventurema kaj deziras romantikan amon. Kiel freŝa teo Chang'an estas modesta kaj esprimas amon per simpla maniero. Komence altiris Wenwen la karakterizaĵo de Xie Chang'an, sed rapide la malsamo elstariĝis.

Poste Wenwen amikiĝis kun fraŭlo Du Ling kaj rapide falis en la romantikan amon de Du Ling kaj finis la amrilatojn kun Chang'an. Trista Chang'an lasis teon al Wenwen kiel la lastan donacon.

Pri amo Du Ling ne estis serioza. Wenwen ekkonsciis la amon profundan de Chang'an.

Aŭtoro: Zhao Caifeng (Ĉinio)