Raporto pri voĉdonado kaj listo pri fortunuloj (4a de ĝis 10a de februaro)
Redaktoro:Ĝoja

Lastan semajnon nin atingis voĉoj 503, kaj de la komenco de nia voĉdonado (la 6an de januaro) ĝis la 10a de februaro estas 2196 voĉoj sume. Nun la 10 plej ŝatataj fimoj estas laŭvice jenaj:

1 Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo

2 Amrevo el Teo

3 Sinkinta Teo

4 Pentraĵo sur Akvo

5 Teo kaj Amo (Turkio)

6 Teejo de Bonaj Homoj

7 Rememoro

8 TEO KAJ AMO – Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy

9 Gu Mengchuan

10 La Mirinda Teskatolo

Alvenis ankaŭ 62 validaj komentoj en la lasta semajno, kaj la totala sumo de la komentoj atingis 869. La komentoj estas skribitaj en lingvoj korea, turka, portugala, hispana, angla, ĉina, itala, rusa, ĉeĥa, slovaka,germana kaj en Esperanto.

Retano Alice komentis la filmon Teo kaj amo: Esperanto el té

真心的喜歡這種感覺,雖然我和我的他也在不同的國家,但是每天想他的時候我就喝一杯他給我寄的紅茶,希望不久的將來我們也能面對面的品茶!
Mi ŝatas la emocion esprimatan de la filmo. Kvankam mi kaj mia amanto ne ekzistas en la sama lando, tamen ĉiutage kiam mi sopiras pri li mi trinkas teon, donacitan de li. Mi esperas, ke baldaŭ ni trinkos teon vizaĝ-al-vizaĝo.

Ĉino Ma Liang komentis la filmon Teo kaj Amo (Turkio)

友情、愛情、親情及其他各種感情的維繫,都需要紐帶,茶作為一種最好的媒介,勝過其他的東西,它成為本民族、世界各民族都喜愛的媒介,足見其強大的生命力,願與愛情一樣天長地久。我喜歡這部片子,更祝我的主創朋友事業有成。
Necesas ligilo de amikeco, amo kaj parenceco. Teo ĝuste estas tiu ĉi bona perilo. Ĝi estas ŝatata de la mondaj popoloj, tial ĝi havas fortan vivecon kaj vivu ĉiam kiel amo. Mi ŝatas la filmon kaj bondeziras sukceson al la aŭtoro de la filmo.

Gratulon al la 2 amikoj!

Dankon al vi, ĉiuj!

Kaj venontmerkrede publikiĝos la venonta raporto kaj listo de fortunuloj! Bonan ŝancon!