Brazila ĵurnalo raportis pri konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo"
Redaktoro:Ĝoja

Post apero de rezulto de la konkurso de mallongaj filmoj kun la temo "Teo kaj Amo", en la brazila norda urbo Fortalezo trairas la informo, ke samlokano Fábio Roberto Mota gajnis la unuan premion per la filmeto "La teo kiu venigas amatinon" kaj senpage partoprenos en la premidona ceremonio kaj filmfestivalo, kiu okazos de la 16a ĝis la 23a de aprilo en la ĉina urbo Hangzhou.

Lasttempe unu el la plej influaj kaj popularaj ĵurnaloj de la urbo Fortalezo "O Povo"(en Esperanto signifas "La Popolo") publikigis belan kaj longan raporton pri la konkurso "Teo kaj Amo", titolitan "Cearense vence concurso e participará de festival de cinema na China" (esperante "Cearaano venkis konkurson kaj tial partoprenos kin-festivalon en Ĉinio". Cearano: ano de la ŝtato Cearao kies ĉefurbo estas Fortalezo). La raporto detale klarigas, kiamaniere Fabjo gajnis vojaĝon al Ĉinio kaj ankaŭ prezentis lian premiitan filmon. La ĵurnalo ankaŭ reliefigas interesan punkton: Esperanto estis la pont-lingvo por la konkurso internacia.

Jen la ligilo:

http://www.opovo.com.br/app/fortaleza/2015/02/10/noticiafortaleza,3391355/cearense-vence-concurso-e-participara-de-festival-de-cinema-na-china.shtml#.VNsiJ98ck2I.facebook