Raporto pri voĉdonado kaj listo pri fortunuloj (11a de ĝis 17a de februaro)
Redaktoro:Ĝoja

Lastan semajnon nin atingis voĉoj 52, kaj de la komenco de nia voĉdonado (la 6an de januaro) ĝis la 17a de februaro estas 2248 voĉoj sume. Nun la 10 plej ŝatataj fimoj estas laŭvice jenaj:

1 Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo

2 Amrevo el Teo

3 Sinkinta Teo

4 Pentraĵo sur Akvo

5 Teo kaj Amo (Turkio)

6 Teejo de Bonaj Homoj

7 Rememoro

8 TEO KAJ AMO – Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy

9 Gu Mengchuan

10 La Mirinda Teskatolo

Alvenis ankaŭ 27 validaj komentoj en la lasta semajno, kaj la totala sumo de la komentoj atingis 896. La komentoj estas skribitaj en lingvoj korea, turka, portugala, hispana, angla, ĉina, itala, rusa, ĉeĥa, slovaka,germana kaj en Esperanto.

Ĉeĥa sinjorino Helena faris komenton pri la mallongaj filmoj "Rememoro"kaj"Teejo de Bonaj Homoj" :

Plaĉas al mi ambaŭ filmoj. Gratulon al Ĉina radio internacia por bela kaj ege sukcesa konkurso.

Gratulon al ŝi!

Dankon al vi, ĉiuj!

Kaj hodiaŭ komenciĝis la ĉina tradicia festo Printempa Festo, do, ni elkore bondeziras al vi sanon, feliĉon, plezuron kaj progreson en la jaro de ŝafo. Kaj venontmerkrede publikiĝos la venonta raporto kaj listo de fortunuloj! Bonan ŝancon!