Raporto pri voĉdonado kaj listo pri fortunuloj (de la 25a de februaro ĝis la 3a de marto)
Redaktoro:Ĝoja

Lastan semajnon nin atingis voĉoj 31, kaj de la komenco de nia voĉdonado (la 6an de januaro) ĝis la 3a de marto estas 2284 voĉoj sume. Nun la 10 plej ŝatataj fimoj estas laŭvice jenaj:

1 Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo

2 Amrevo el Teo

3 Sinkinta Teo

4 Pentraĵo sur Akvo

5 Teo kaj Amo (Turkio)

6 Teejo de Bonaj Homoj

7 Rememoro

8 TEO KAJ AMO – Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy

9 Gu Mengchuan

10 La Mirinda Teskatolo

Alvenis ankaŭ 23 validaj komentoj en la lasta semajno, kaj la totala sumo de la komentoj atingis 923. La komentoj estas skribitaj en lingvoj korea, turka, portugala, hispana, angla, ĉina, itala, rusa, ĉeĥa, slovaka,germana kaj en Esperanto.

Sinjorino Xiang Wencui (Ĉinio), sinjoro Zheng Haolan (Ĉinio) kaj ĉeĥa 12jaraĝa knabino Vendula estas la fortunuloj ĉi-semajnaj.

Sinjorino Xiang Wencui faris komenton pri la filmeton "Teo kaj Amo (Turkio)":
"喜歡土耳其的茶文化,喜歡幸福的家,祝福天下人人人幸福,給你一杯熱茶,溫暖你!
Mi amas la turkan tekulturon, amas feliĉan familion kaj bondeziras al vi, amikoj. Mi volas varmigi vin per unu taso da teo."

Sinjoro Zheng Haolan komentis la filmeton "Pentraĵo sur akvo":
"看了作者的三部曲,對茶道有了大致的了解。恰巧有幸見到了作者,看到了"茶中的一枝梅",震撼~很好的作品~
El la filmo mi simple konas tekulturon. Hazarde mi renkontiĝis kun la aŭtoro kaj persone vidis umeon formitan el te-folioj en akvo,kortuŝitan!!"

Kaj knabino Vendula estas la plej juna voĉdoninto ĝis nun.

Gratulon al ili!

Kaj venontmerkrede publikiĝos la venontaj raporto kaj listo de fortunuloj! Bonan ŝancon!