Salutmesaĝo de Mark Fettes, prezidanto de UEA, al aziaj samideanoj
Redaktoro:Ĝoja

Karaj aziaj samideanoj,

Dum mia tuta vivo en la Esperanto-movado, kiu nun daŭris preskaŭ kvardek jarojn, okazis iom post iom signifoplena ŝoviĝo en la gravitocentro de la movado en la direkto de Azio. Mi bone memoras la fruajn debatojn pri Aiza Oficejo de UEA, la lanĉon de nova azia strategio sub la gvido de estrarano SO Gilsu, la fondon de Azia Komisiono, la ekeston de la Aziaj Kongresoj. Kaj tiujn movadajn evoluojn kompreneble akompanis grandega socia. politika, ekonomia evoluo en Azio, kiu ankoraŭ daŭras kaj donas al aziaj landoj ĉiam pli influan rolon sur la monda scenejo.

Tial mi bonvenigis la iniciaton de nia estrarano LEE Jungkee kunvoki ĉi tiun kunsidon de gvidantoj el aziaj landoj, okaze de mia vizito al Ĉinio por la filmfestivalo de Ĉina Radio Internacia. Mi kredas, ke la nuna epoko en Azio estos vojmontra por la movado en monda skalo. Certe ekzistas multaj defioj - financaj, organizaj, strategiaj. Sed ekzistas ankaŭ multe da talento, multe da kreaj kapabloj. Nia tasko estas trovi manierojn mobilizi kaj gvidi tiujn talentojn por kapti la multajn ŝancojn, kiuj nun malfermiĝas antaŭ ni. Mi antaŭvidas riĉenhavajn kaj sincerajn diskutojn pri tio, kiel ni kune povos plej fruktodone kaj harmonie plenumi tiun historian respondecon.

d-ro Mark Fettes

Prezidanto

Universala Esperanto-Asocio