La familio Voss aperis en germana ĵurnalo "Norddeutsche Rundschau"
Redaktoro:Ĝoja

La 5an de marto la germana ĵurnalo "Norddeutsche Rundschau" (esperante "Nordgermana Rondrigardo") publikigis artikolon titolitan "Mallonga filmo ebligas vojaĝon al Ĉinio", kiu rakontas pri la sukceso de la familio Voss (sinjorino Åsa Voss, sinjoro Daniel Voss kaj iliaj du amindaj filinoj) en la konkurso de mallongaj filmoj kun la temo "Teo kaj Amo".

Åsa Voss informis, ke ili vivas en vilaĝo kun ĉirkaŭ 4200 loĝantoj kaj diris al la reportero kiu intervjuis ilin, kaj kiu aŭdis pri la afero en la panbutiko aĉentante bulkojn. Dum la intervjuo, Åsa Voss kaj Daniel Voss konigis iom pri la lingvo Esperanto mem, pri ilia eklerno de Esperanto, pri la filmkonkurso de Ĉina Radio Internacia, la temo "Teo kaj Amo" kaj la invito al Ĉinio. Krome ili rakontis kiel ili trovis la ideojn por la filmo "La Mirinda Tekatolo" kaj pri la farado de la filmo.