Okazos Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado dum filmfestivalo aprile

Estos la filmfestivalo de la konkurso de mallongaj filmoj kun la temo "Teo kaj Amo" de la 16a ĝis la 24a, dume okazos tiu Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado, kiun lanĉis Lee Jungkee, estrarano de UEA pri Azia Movado.

Jen estas ĝia enhavo.

1. Nomo : Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado.

2. Tempo: 2015. 4. 20 (lundo)

Unua Sesio : 10:00 - 12:00 / Strategio de UEA kaj nuna situacio de tutazia movado (Mark Fettes / LEE Jungkee)

Dua Sesio : 14:00 - 17:00 / Raporto pri nuna landa movado en Orientazio kaj estonta kunlaboro (Reprezentantoj de landa asocio)

(* Tiuj, kiuj volas ĉeesti en la malferma ceremonio (19-an de aprilo matene) de Filmo-festivalo, jam devas esti en Hangzhou en la 18-a de aprilo. Kaj reprezentantoj de la landa asocio prezentos sian landan movadon respektive dum 10 minutoj maksimume kaj sekvos diskuto. Ni atendas viajn freŝajn proponojn por la forumo. )

3. Loko : Hangzhou, Ĉinio

4. Celo : Diskuto pri Esperanto-movado en Orientazio lige al la strategio de UEA

5. Oficialaj invititoj (12 personoj)

Mark Fettes / prezidanto de UEA

LEE Jungkee / estrarano de UEA pri Azia movado

Huang Yinbao / konsiliano de UEA

Wu Guojiang / komisiito pri Ĝemelaj urboj de UEA

WANG Ruixiang / prez. de KAEM

Inumaru Fumio / vicprez. de KAEM

Chimedtseren Enkhee / sekr. de KAEM (prez. de Mongola Esperanto-Asocio)

Chen Haosu / prez. de Ĉina Esperanto-Ligo

SUZUKI Keiichiro / prez. de Japana Esperanto-Instituto

LEE Young-koo / prez. de Korea Esperanto-Asocio

WANG Tianyi / prez. de IKEF

Gong Xiaofeng / vicprez. de ILEI

6. Neoficialaj invititoj

Estraranoj pri ekstera rilato de landa asocio kaj estroj de regiona grupo de Ĉinio.

7. Rilate demandojn pri tiu ĉi forumo turniĝu al la prizorganto LEE Jungkee (esperanto@saluton.net) kaj pri akcepto kaj restado al s-ino Zhang Ping (Esperanto-nomo Ĝoja / perfectgoja@163.com /tel:86-10-68891795 ). )