Verda teo

En la 17-a jarcento teo jam estis vaste konata tra la mondo, kaj Ĉinio, lando kun kulturo de teo de 3000 jaroj, persistas en tradicia preparado de teo.

Pro malsameco de metodoj de preparado, oni dividas teon en brunan, verdan, blankan, nigran kaj Wulong. Kaj verda teo estas la plej ŝatata.

Troviĝas ege multekostaj kaj ankaŭ tre popularaj specoj de verda teo. La kvalito de teo dependas de produkta loko, tempo de kolektado, metodo de bakado, koloro kaj formo. Kaj ankaŭ la kvalito kaj temperaturo de akvo por infuzo estas tre gravaj por la kvalito de la infuzaĵo.

Oni kolektas verdan teon en la unuaj du tagdekoj de aprilo. Post tiu tempo pluvo abundas kaj la folioj de teo estas malmolaj.

En Ĉinio kolektado de tefolioj estas plenumata ĉefe de virinoj, ĉar iliaj manoj estas molaj kaj ne detruas la delikatajn foliojn.

Oni devas ĝustatempe baki la kolektitajn foliojn. Kaj ankaŭ la temperaturo de la fajro estas tre grava por la kvalito de teo. Oni havas tre diversajn metodojn por bakado de teo. Oni faras la foliojn pingloformaj aŭ bulaj.