Moro en trinkado de teo
La tekulturo de Ĉinio havas longan historion. La ĉinoj trinkis teon, kreis kaj disvolvis tearton kaj teceremonion kaj verkis multajn librojn pri teo, kiel ekzemple "Libro de teo" kaj "Plukado de tefolioj", kiuj formis teceremonian spiriton de Ĉinio. Ĝi siaflanke spegulis la disvolviĝon de Ĉinio en politiko, ekonomio kaj religio.

En la 780-a jaro aperis "Libro de teo" de Lu Yu. Ĉirkaŭ la 1000-a jaro aperis inter intelektuloj societoj de tetrinkemuloj kaj la kutimo de tetrinko aperis ankaŭ en la kortego. Imperiestro de Song-dinastio (960-1279) tre ŝatis trinki teon kaj establis en la palaco institucion por teo kaj oni komencis klasifiki teon. La ŝato en la palaco vekis furoron ĉe la popolo, kaj tiam oni donacis teon al amikoj, regalis gaston per teo kaj prezentis teon por geedziĝo, kaj ĉe la popolo eĉ okazis teceremonia konkurso.

En Ĉinio oni uzas tetrinkilarojn porcelanajn, fajencajn, lakĉizitajn, vitrajn, metalajn, lignajn kaj bambuajn. La plej superaj tetrinkilaroj estas faritaj el purpura kaolino en Yixing de Jiangsu-provinco.

Nuntempuloj trinkas teon en tri manieroj. La unua estas el tetaso kun kovrilo - En la antikva Ĉinio, ĉu en kortego, ĉu inter la popolo, oni trinkis teon el taso kun kovrilo. Tio estas la plej populara maniero. La dua estas el granda kruĉo - De antikveco la ĉinoj prenis kruĉon kiel kutiman ujon por trinki teon. Oni infuzis teon en granda kruĉo kaj dividis la infuzaĵon. Tiu maniero estas multe pli populara en la nordo ol en la sudo. Kaj la triaa estas teceremonio Gongfu - Maniero ŝatata en la suda parto de Fujian-provinco kaj Guangdong-provinco. La procedo estas tre pedanta. Por tio oni devas pretigi specialan trinkilaron kaj ankaŭ bonajn tefoliojn kaj bonan akvon. Malsamaj specoj de teo postulas malsamajn manierojn por infuzado.

Teo de Ĉinio estas klasifikita en 8 kategoriojn: Bruna teo estas fermentigita, kaj la plej fama estas bruna teo produktita de Qimen. Verda teo estas bake sekigita freŝa tefolio, kaj la plej famaj estas Yuhuaĉa, Lumudan de Jiangŝan, Longjing de Xihu kaj Maojian de Xinyang. Blanka teo: la plej famaj estas Baimudan kaj Yinzhenbaihao. Flava teo: Yinzhen de Junŝan. Nigra teo: Puerĉa. Aromita teo: Jasmena teo, roza teo kaj osmanta teo. Wulong-teo: Wulong de Taiwan kaj Tieguanyin de Fujian. Premita teo: teo premita en formo de briko aŭ bulo, longe konservebla.

Krom trinki infuzaĵon de teo, oni uzas teon ankaŭ en gastronomio.

Oni uzas teon en gastronomio pro ĝia farmacia funkcio. De antikveco ĉinoj kredis, ke ĉiuj manĝaĵoj havas farmacian funkcion. Teo havas koloron, aromon, guston kaj formon, kaj servas kiel spicaĵo kaj medikamento, tial pladoj kun teo havas duoblan funkcion, ke ĝi povas stimuli apetiton, kvietigi malsaton kaj preventi iujn malsanojn. Ekzemple oni kuiras ovon en teo kaj diversaj spicaĵoj, miksas teon kun kaĉo aŭ rizo, preparas senkrustigitajn salikokojn kun teo, vaporumas karason kun Longjing-teo, buljonon kun teo kaj tomatan supon kun verda teo.