Teo kaj Amo

Karaj amikoj, bonvenon al la programero "Saluton, Esperantujo!"! Hodiaŭ ni invitas vin apreci tri filmetojn tute en Esperanto.

La unua filmeto sub la titolo "La sekreto de la feliĉo" rakontas etan fabelon pri la rilato inter la homoj kaj la plantoj, kaj kiel oni uzas ĝin por montri niajn sentojn.

La dua filmeto rankontas pri tio, ke maljuna sinjorino, soleca kaj sopiranta, postulas specialan teon por mildigi sian tristecon, kaj la juna kelnero oferas al ŝi teon de espero.

La lasta filmeto sub la titolo "Koloroj de la mondo" povas respeguli la kernan mirindaĵon, kiu loĝas en la homa bonkoreco.

Karaj amikoj, supre temis pri tri filmetoj tute en Esperanto. Bonvole sendu viajn opiniojn al la retadreso: espradio@cri.com.cn