Rusa universitata gazeto "Meĥanikisto" ("Meханик") publikigis artikolon de premiito Olga Ŝilajeva (Rusio) pri filmfestivalo
Redaktoroļ¼šĜoja

La universitata gazeto "Meĥanikisto" ("Meханик") junie publikigis artikolon de esperantistino Olga Ŝilajeva (Rusio) kun la titolo"Международная деятельность ГИЭИ: победа на фестивале короткометражных фильмов" ("Internacia agado de la universitato: partopreno en festivalo de mallongaj filmoj")

La gazeton legas 4500 studentoj.

Enhavo de la artikolo: komence Olga Ŝilajeva diras, ke en Fortalezo dum IJK-70 ŝi ĉeestis la prelegon pri teo en Ĉinio, en la prelego fine estis reklamita nova projekto de ĈRI - filmfestivalo "Teo kaj Amo". Tiam ŝi decidis, ke nepre partoprenu la konkurson. Decidite - farite. Kun du ŝiaj studentoj novembre 2014 ili filmis filmon, atendis rezultojn kaj.... jen estas aprilo 2015 kaj ŝi vojaĝis en Ĉinio. Poste ŝi rakontas pri la festivalo, kion ŝi faris, kion spertis, kien vojaĝis, kion sentis en bela Ĉinio inter bonkoraj, gastemaj kaj amikemaj ĉinoj. Pli detale ŝi priskribas la premidonceremonion, la tagojn en la universitato kaj vivon en ŝe-vilaĝoj. Fine de la artikolo ŝi esprimas dankvortojn al miaj aktoroj kaj kompreneble al organizantoj de la festivalo!!!!!! kaj donas ligilon al la paĝaro de la filmkonkurso.