china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Interfluo de la ĉina kulturo kaj la afrika kulturo
(GMT+08:00) 2008-11-21 14:32:20

De la 23-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro, en la urbo Shenzhen en la ĉina suda landparto, okazis aktivado pri interfluo de la ĉina kulturo kaj la afrika kulturo. Ĉeestantaj fakuloj de la afrika arta rondo kaj oficistoj esprimis akceptante intervjuon, ke Ĉinio kaj Afriko devas plue disvastigi tradician amikecon, plifortigi interfluon kaj krei pli da kanaloj por interfluo.

Aktivado pri "Fokuso en Afrika Kulturo 2008" estas aktivado por propagandi la afrikan kulturon kun plej granda skalo en Ĉinio post okazigo de pekina pinta konferenco de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo en 2006. Pli ol 140 artistoj, ĉiflankaj fakuloj kaj oficistoj el 25 afrikaj landoj vizitis Ĉinion. Ili alportis prezentadon, okazigis ekspozicion kaj faris enketon en diversaj lokoj.

Ekspozicio de Speciale Invitataj Artaĵoj estas unu el partoj de la arta aktivado kaj ĝi eksponas ĉarmon de afrika arto per diversaj formoj. Eksponataj artaĵoj inkluzivas konservaĵojn de muzeoj de Senegalio, folkloraj artaĵoj de Gabono, kopiaĵoj de egiptaj relikvoj, kreaĵoj de ĉinaj pentristoj en Afriko kaj legaĵoj eldonitaj de Ĉinio pri Afriko. Sinjoro Wan Jiyuan, vic-direktoro de Ĉina Centro pri Ekstera Arta Ekspozicio diris:

"Ĉifoja ekspozicio eksponas afrikan arton en diversaj flankoj kaj donas al ni impreson kaj pri ĝenerala afrika arto kaj pri nuanco de arto en diversaj lokoj de Afriko. Afrika arto estas tre originala kaj posedas fortan vivecon kaj artan tension. Multaj ĉinaj artistoj emociiĝas aprecante afrikan arton."

En la jaro 2006, la ĉina registaro komencis praktiki planon pri vizito de afrikaj kulturaj personoj al Ĉinio kaj en la kuranta jaro skalo kaj sfero de la plano iom plivastiĝas, fakuloj pri relikva protekto kaj kulturaj oficistoj povas aliĝi al la plano. En la kuranta jaro, pentristoj el kvin afrikaj landoj, kiaj Sud-Afriko, Benino, Kotedivoiro kaj aliaj venis al pentrada akademio en Shenzhen por fari interfluon du monatojn. Dum tiu periodo, kenja pentristo Edward Ndekere faris interfluon kun ĉinaj artistoj. Kiam li rigardis belartaĵojn kreitajn de ĉinaj pentristoj pri Afriko, li estis ravata de ilia penetro en esencon de la afrika kulturo. Li diris:

"Mi tre emociiĝas. Tiuj ĉinaj pentristoj havas pli profundan kaj ĝustan komprenon pri Afriko kompare kun okcidentaj artistoj. Vidante ilian kreaĵon, mi sentis, ke afrikanoj plenumis la kreadon."

Plenuma direktoro de Pentrada Akademio en Shenzhen sinjorino Liu Junjie diris, ke la akademio aranĝas enhavoriĉajn aktivadojn por vizitantaj pentristoj.

"Tiuj gastaj artistoj faras kreadon en la akademio kaj ni aranĝas eksponadon. Kompreneble ankaŭ okazas simpozio. Ni ankaŭ organizas ilin fari pentradon en aliaj lokoj kaj fine restigas iliajn kreaĵojn."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040