Xi Jinping intervidiĝis kun nepala ĉefministro Prachanda

(GMT+08:00) 2017-03-27 20:38:50     Redaktoro:Xiong Linping
La 27an de marto, en la Popola Granda Halo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la nepala ĉefministro Prachanda.

Xi Jinping diris, ke la amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Nepalo konformas al la esencaj interesoj de la du landoj kaj de la dulandaj popoloj; kaj ke nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Nepalo disvolviĝas profunden. Xi emfazis, ke la du landoj kune penu, por ke la amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Nepalo havu novan situacion en diversaj kampoj.

Prachanda alparolis, ke Ĉinio estas amika najbaro de Nepalo, kaj Nepalo dankas, ke Ĉinio delonge donas subtenon al Nepalo, precipe tiam, kiam Nepalo suferas katastrofojn; ke Nepalo firme sekvas la politikon pri unu Ĉinio kaj absolute malpermesas en sia teritorio ian ajn aktivadon kontraŭ Ĉinio; ke Nepalo subtenas la iniciaton "unu zono kaj unu vojo" kaj kunagas kun Ĉinio ĉi-rilate; kaj ke Nepalo volas kune kun Ĉinio plifortigi kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin