Ĉinio kaj Nov-Zelando antaŭenigas altgradigon de liberkomerca interkonsento

(GMT+08:00) 2017-03-28 17:40:06     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang, kiu faras oficialan viziton al Nov-Zelando, lunde diris, ke baldaŭ komenciĝos intertraktado pri liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj Nov-Zelando por plialtigi la nivelon de la nuna liberkomerca regiono.

Ĉinio kaj Nov-Zelando ĝuas striktajn rilatojn. Nov-Zelando estas la unua okcidenta lando aliĝinta al la Azia Infrastruktura Invest-Banko, kaj nun ĝi, la unua, komencos la intertraktadon kun Ĉinio pri altgradigo de la liberkomerca interkonsento. Ĉefministro Li kaj lia nov-zelanda paralelulo Bill English lunde kune renkontiĝis kun raportistoj post sia intertraktado. Parolante pri la liberkomercaj rilatoj de la du landoj, Li asertis, ke la vizito celas plifortigi rilatojn de la du landoj, precipe altigi la nivelon de la liberkomerca interkonsento. Li diris, ke altgradigo de la liberkomerca interkonsento forte antaŭenigos disvolvadon de la duflanka komerco.

Nov-zelanda ĉefministro Bill English tiel skribis sur la sociala retejo Wechat: "Hodiaŭ mi kaj ĉefministro Li faris intertraktadon, kaj poste mi ĝoje deklaris, ke Nov-Zelando kaj Ĉinio komencos la intertraktadon pri altgradigo de la liberkomerca interkonsento." Bill English ankaŭ menciis, ke ili havis fruktodonan interparolon kaj atingis vastajn konsentojn pri kunlaboro.

La intertraktado celas plibonigi aŭ plifortigi la nunan liberkomercan interkonsenton por ke la du partioj povu prezenti siajn gravajn proponojn, inkluzive de teknikaj komercaj baroj, merkata aliro, doganaj proceduroj, principoj de kunlaboro, komerca faciligo kaj originoj, servoj kaj medio. La intertraktado alte atentos ankaŭ politikojn pri konkurenco kaj elektronika komerco.

Post sia interparolo, la du ĉefministroj ĉeestis ceremonion de subskribo de 9 dokumentoj pri kunlaboro en ekonomio, komerco, agrikulturo, elektronika komerco, eduko, protekto de intelekta proprieto kaj mediprotekto, inkluzive de Interkomprena Memorando de Kunlaboro pri la "Zono kaj Vojo". Nov-Zelando refoje fariĝis la unua okcidenta lando, kiu subskribis la interkonsenton kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin